Etel Zavadlav (2026), Spite kaj sprite, pp. 140.
Mi sciis ke Panjo ne plu amas paĉjon. Li estis nula homo, enkorpigita mizero. Li ne havis monon. Li ne ŝoforis. Li ne kapablis farbi la murojn memstare. Li estas magra kaj nervoza, ĉiam grumblanta. Panjo ne kaŝis ke ŝi ne amas lin. Tiam mi pensis ke Panjo nenion kaŝas. (p. 25)
Burhan Sönmez (2025), Istanbul’ Istanbulo, trad. Vasil Kadifeli, pp. 265
Tiuvespere mi denove iris al la malnova puto. Estis puto en la korto de nia domo ĉe la najbarejo de Menekŝe, kie mi pasigis mian infanecon. Kiam mi estis sola, mi kuŝis ĉe la buŝo de la puto kaj rigardis la mallumon en la fundo. Mi neniam rimarkis ke la tago finiĝis, kaj ke estis alia mondo ekster la profundeco de la puto. La mallumo en ĝi estis trankvila, ĝi estis sankta. Mi kutimis ebriiĝi per tiu odoro de humideco, kaj mia kapo turniĝis pro plezuro. Kiam iu komparis mian aspekton kun tiu de mia patro, kiun mi neniam vidis, aŭ kiam foje mia patrino vokis min Kamil, per la nomo de mia patro, anstataŭ Kamo, mi kutimis kuri ĝis la puto senspire. Dum mi enspiris aeron en miajn pulmojn tra la mallumo, mi forte etendis mian kapon en la puton kaj revis plonĝi en ĝian fundon. (p. 22)
Antonio Tabucchi (2024), Asertas Pereira, trad. Perla Martinelli, pp. 144.
Aŭskultu min bone, Pereira, diris Silva, ĉu vi ankoraŭ kredas je la publika opinio? nu, la publika opinio estas truko inventita de la anglosaksoj, jes la angloj kaj la usonanoj, estas ili kiuj nin kovras per merdo, pardonu la esprimon, per tiu ideo de la publika opinio, ni neniam havis ilian politikan sistemon, ne havas iliajn tradiciojn, ne scias kio estas la trade unions, ni estas homoj de la sudo, Pereira, kaj obeas tiun kiu plej laŭte krias, tiun kiu komandas (p. 46).
Ferdinand de Saussure (2022), Kurso de ĝenerala lingvistiko, trad. Fernando Pita, pp. 227.
Kiu kreas lingvon havas ĝin sub sia regado dum ĝi ne cirkulas; tamen, ekde la momento en kiu ĝi plenumas sian mision kaj fariĝas ĉies posedaĵo, ĝi eskapas kontrolon. Esperanto estas tiuspeca provo: se ĝi triumfos, ĉu ĝi eskapos el tiu fatala leĝo? Post la unua momento, la lingvo tre probable eniros en sian semiologian vivon; ĝi transdoniĝos laŭ leĝoj kiuj nenion komunan havas kun tiuj de pripensita kreado; kaj ĝi ne plu povos malantaŭen paŝi (p. 88).
Samuel Beckett (2021), Finalo de partio, trad. tradukrondo de KCE, pp. 64.
Iu anglo, urĝe bezonante striitan pantalonon por la Novjaraj festoj, vizitas sian tajloron, kiu lin mezuras tiucele. "Jen farite. Revenu post kvar tagoj. Ĉio pretos". Bone. Kvar tagojn poste: "Sorry, revenu post ok tagoj, mi eraris pri la fundaĵo". Nu bone, la fundaĵo, ja ne estas facile. Ok tagojn poste: "Mi bedaŭras, revenu post dek tagoj, mi fiaskis ĉe la pantalonforko". Nu bone, konsentite, ke la forko, estas tikle. Dek tagojn poste: "Mi forte bedaŭras, revenu post dekkvin tagoj, mi misis ĉe la fendo". Bone, efektive, bela fendo, faka tasko. Mi ĝin rakontas malbone. Pli kaj pli malbone mi ĝin rakontas. Nu, finfine, unu tagon post la alia, oni alvenas al la Palmofesto kaj li fuŝas la butontruojn... "Goddamn, sir, ne!, vere ne decas, devas esti limo! Ene de ses tago, komprenu, ses tagoj, Dio kreis la mondon. Jes, sinjoro, tiel estas, sinjoro, la MONDON! Kaj vi, vi eĉ ne lertaĉis fari por mi pantalonon dum tri monatoj!" "Sed, milord! Milord! Rigardu la mondon... kaj rigardu mian PANTALONON!" (p. 22).
Giorgio Silfer (red.) (2019), Verda stela kaj roza triangulo, pp. 111.
El Panjo kaj morto, de Etel Zavadlav:
«Mi sciis ke Panjo ne plu amas paĉjon. Li estis nula homo, enkorpigita mizero. Li ne havis monon. Li ne ŝoforis. Li ne kapablis farbi la murojn memstare. Li estis magra kaj nervoza, ĉiam grumblanta. Panjo ne kaŝis ke ŝi ne amas lin. Tiam mi pensis ke Panjo nenion kaŝas.
"Neniam en mia vivo mi lekis piĉon!", publike fanfaronis mia patro. Liaj amikoj el la strato – publiko por tiu monologo – mokridetis al tio.
"Kiu do lekas vian edzinon, Toni?"
"Ĉu mi rajtus anstataŭi vin por tiu devo?"
"Idioto, vi perdos la edzinon!"
Li sentis sin tre bone ĉar li neniam lekis piĉon. Kvazaŭ pro tio li meritus oran medalon» (p. 77).
William Auld (2018), Paŝoj al plena posedo, pp. 198.
La sukceson de tiu ĉi libro klarigas unuavice ĝia profunda amo al Esperanto. Amo al lingvo kaj al kulturo kiuj jam havas sian rolon en la mondo. Mi volas ĉi tie emfazi, ke se lingvo estas mia lingvo, ĝi absolute implicas iun popolon, ĉar kulturo ne ekzistas sen grupo da homoj kiuj deziras tiun kulturon. Kulturo emfazas la malsimilecon, ne la similecon. Kio distingas la homojn, tio estas la aferoj kiujn ili faras malsimile, ĉiu laŭ sia kreivo. Kulturo ekzistas, ĉar homoj volas ke ĝi ekzistu (p. 5).
William Auld (2007), La infana raso, KD kun teksto kaj deklamado de la aŭtoro.
La homo estas infano
kaj kiel infano vidas
nur tion, kio antaŭ
lia okulo sidas.
La homo estas juna
kaj kiel infano komprenas
nur tion, kio al li
per propra sperto venas.
La homo estas infano
kaprica kaj groteska:
kiam li tion komprenos
li iĝos adoleska (p. 53).
Ernst Jünger (2006), Sur la marmorklifoj, trad. Bertil Nilsson, pp. 127.
Ĉiuj konas tiun sovaĝan melankolion, kiu nin kaptas ĉe la memoro pri tempoj pli feliĉaj. Kiel nerevokeble for ili estas, kaj ni estas pli senindulge disigitaj de ili ol per iaj distancoj. Ankaŭ, aperas la bildoj pli loge en la rebrilo; ni pensas pri ili kiel la korpo de mortinta amatino ripozanta profunde en la tero kaj nin pleniganta per tremo simile al dezerta miraĝo de pli alta kaj pli spirita pompo. Ree kaj ree niaj sopiroplenaj revoj provas veki la pasintecon en ĉiu ĝia ero. Tiam povas ŝajni, kvazaŭ ni ne plenigis la mezuron de amo kaj vivo ĝisrande, sed neniu pento povas kompensi la neglektitan. Ho, se tiu sento povus fariĝi al ni instruo por ĉiu momento de feliĉo! (p. 7).
Marco Picasso (1998), La tunelo, pp. 176.
Iam tempestoj alvenas ne anoncitaj.
Okazas, dum rutina vivo, ke post tagoj tede ruliĝantaj sen novaĵoj rimarkindaj, subite ĉio disvolviĝas kaj la eventoj rapide sinsekvas kaj amasiĝas, perturbante solidan rutinecon.
Tiu decido de Bruno skribi al Magda, agis kiel neĝbulo, kiu naskas lavangon. En la rapida vico de malmultaj tagoj, la kontakto kun ŝi, kaj skribe kaj parole, donis al li novan viglecon. Post la dimanĉa interparolo, lundon matene li revenis oficejen sen la kutima lastatempa morna mieno. Finfine li revidos ŝin, kvankam eble kun ŝia edzo (p. 46).
Lendeert C. Deij (1997), Aminda, pp. 104.
Aminda aldirektas la imagon por esprimi ion. Klaran ekzemplon doni tio. La imago ligita al tiuj vortoj estas nenio pli ol imago pri la propra, montranta fingron. Sed kiam Aminda petadis informojn pri la nomoj, ŝi ne volis demandi al Patrino la nomon de sia fingro aŭ mano. Ŝi celis la montratajn objektojn. Kredeble tio tute ne estas ligita al vera imagobildo. Ĝuste pro tio Amindan frapis la supozo, ke multaj objektoj el la sama speco havas nur unu nomon. Ĝuste pro tio ŝi montradis tiajn objektojn, senlace demandante ĉiufoje pri la sama nomo. Tio? Taso. Tio? Ankaŭ taso. Tio? Ankaŭ taso, Aminda (p. 62).
Giovanni Boccaccio (1995), Dekamerono. Unuaj tri tagoj, trad. Gaston Waringhien, Perla Martinelli, pp. 320.
Sen plua parolado, ĉar jam ekbatis noktomezo, ili direktiĝis al la katedralo, tien tre facile eniris, kaj serĉis la tombon, kiu estis marmora kaj tre granda; per siaj ferstangoj ili levis la pezegan fermoplaton, tiom, ke unu homo povu sin enŝovi, kaj metis sub ĝin apogstangon.
Kiam tio estis farita, unu diris: «Kiu eniros?»
«Ne mi», respondis la alia.
«Ankaŭ mi ne», rediris la unua, «sed eniru Andreĉjo».
«Tion mi ne faros», diris Andreĉjo.
Tiam ambaŭ turnis sin al li kaj diris: «Kiel, vi ne eniros? Per la kredo al Dio, se vi ne eniros, ni tiom forte batos vin sur la kapon per unu el ĉi tiuj ferstangoj, ke ni faligos vin morta!»
Andreĉjo eniris (p. 134).
Serĝo Elgo (1995), La floroj de l’ krepusko, pp. 168.
– Kiu? De kie? Ĉu vi aŭdis ion? Ĉu vi vidis ion?...
La konfuziĝo estis plena. Kompreneble la policanoj tuj blokis la pordojn, ke neniu eliru. Sur la podio la oficialuloj ankaŭ staris kaj interparolis en sama senhelpa konsterniĝo, jam aludante la nekompetentecon de la polico, tiom pli ke la ministro pri polico estis nun de maldekstra partio. Inter la studentoj unu knabino svenis.
– Kiu? De kie? – Neniu aŭdis. Neniu vidis.
Tamen, je la supraj vicoj, preskaŭ je la fona muro, blonda junulino kun anĝela vizaĝo, senespere gestadis al Santini, ke ŝi scias ion, ke ŝi volas ion diri. Fine li rimarkis ŝin kaj petis, ke ŝi malsuprenvenu. Oni en la homamaso malfacile tralasis ŝin.
Atinginte la ĉefpodion, ŝi klarigis, ke jam dum la aplaŭdoj ŝi aŭdis kvazaŭ pafon malantaŭ si. Nur pro la falo de la ministro ŝi poste komprenis, ke ja tio estas pafo (p. 36).
Marc A. Rorhbach (1994), Paco en ŝtormo, tradukis JEAN-amikaro, pp. 157.
La mondo senĉese dividiĝas, limoj kaj kurtenoj el oro, fero aŭ tero apartigas popolojn kaj naciojn. Klasoj, profitoj kaj ideologioj ne plu organizas la homan vivon laŭ rilatoj validaj, sed malproksimigas la homojn unuj de la aliaj. La ekonomiaj kaj politikaj reguloj, sur kiuj oni iam kredis, ke oni povos sin apogi, iĝas senefikaj. Antaŭ tiu fakto kreskas maltrankvilo, ĉar ĉiu kulpigas sian najbaron, ke li minacis lin, dum la homoj de nun vivas sur tero komuna por ĉiuj (p. 118).
István Nemere (1992), Krokize de mia ĝardeno, pp. 59.
Mi ankoraŭ nenion komprenis. La patro estis en la ĝardeno kaj iradis tien-reen kun belega fajro en la okuloj. La patrino kuiris, aŭ muzikon aŭskultis. Sidante en fotelo mi legis, legis. Enpense mi migris sur aliaj kontinentoj, ja mia mondo estis fora, fermita en libroj.
Mi ne komprenis tiam, ke la ĝardeno atendas ankaŭ min. Ke ĝi etendis sian teritorion ankaŭ miaflanken. Mia patro komprenis tiun vokon – mi ne.
Hodiaŭ ankaŭ mi estas patro kaj aŭdas tiun vokon de la tero. Nun mi jam kuregus por fosi teron, purigi fruktarbojn. Ĝisgenue iri en herboj, ĝoji pro bestoj miaj. Mi kuregus.
Sed mi ne havas ĝardenon (p. 18).
Cesare Pascarella (1992), La malkovro de Ameriko, trad. Gaudenzio Pisoni, Carlo Minnaja, Renato Corsetti, pp. 24.
Kion vi diras? For ĉi mano via!
Jam antaŭ la vojaĝo landotrova
ĉu scias vi, ke estis li konscia
ke estas en la mondo mondo nova?
Ĉar lin mokis kortego ride fia
li faris kion? Venis nur kun ovo
kaj al ĉeestantar' misopinia
li diris: – Nu, jen tie ĉi la provo. (p. 7).
Gaston Waringhien (1992), Li por ni, pp. 30.
Kelkaj riproĉis al Plena Gramatiko, ke oni miksis priskribon kun preskribo de la lingvo. Ĉu vi konsideris tiun rimarkon, okaze de Plena Analiza Gramatiko?
Mi fariĝis pli atenta pri tiu aspekto, sed Kalocsay ne ĉiam respondis al miaj atentigoj. Pri tiu mikso kulpis ni du, en nia komuna deziro liveri definitivajn solvojn al la diversaj demandoj; kio estis kvazaŭ la entuziasmo de pioniroj (p. 13).
Serĝo Elgo (1992), La nokto de la ezoko, pp. 171.
En perdita vilaĝo de la franca provinco viro baldaŭ mezaĝa esploras teruran sekreton, kiu ronĝadas lian animon ekde la adoleskaj jaroj: ĉu lia patro kulpas pro la perfido al partizana taĉmento, ekstermita dum la germana okupacio? Frua malfeliĉa amo kontribuis al la baza malsekuro de Fredo, kiu iel serĉas ankoraŭ sian identecon. En tia scenejo Serĝo Elgo reĝisoris sian duan romanon, delikate psikologian. Post Ŝia lasta poŝtkarto Elgo daŭrigas sian prozan itineron, laŭ diskreta dialogo inter teatro kaj romano: ne hazarde Inna, teatraĵo premiita ĉe la Belartaj Konkursoj, larĝe kontribuas al la enhavo de lia tria, jam preta romano.
Giorgio Silfer, Stella Agostini (1990), La spegulo de Velodajo, pp. 32.
La knabino malfermis la kurtenon. Ŝin ornamis belaj, rondaj, kupraj orelringoj, kaj la tuta vizaĝo dolĉe mienis. “Dankon pro via donaco, patro. Dankon ke vi revenis ĝuste en la nokto de mia plena aĝo. La suno estas jam alta, sed mi ne kuraĝas veki vin. Sorĉe profunda aspektas via sonĝo...” (p. 31).
Emiano Imby (1990), La dekdu noktoj de Satano, pp. 131.
Jehovo vidis tion kaj tio lin ĉagrenis,
de l' pun' eĉ Abrahamo apenaŭ lin detenis.
Li flustris furioze: "Sakrilegio fia!
la pugofiko estas privilegio dia!"
Sed ankaŭ la virinoj nun jam ribeli volis
pro l' ŝprucoj erarvojaj. Nu, pluraj sin konsolis
inter si reciproke per kiso lingv-al-lingva,
per suĉo de la cicoj, per fiketado fingra.
Sed la plimulto plendis, kaj eĉ kun grandaj bruoj:
"He, viroj, jen ni estas kun superflu' da truoj!
Ve, poiome mankos jam por ĉi truoj korko,
krom la kandelo, rapo, rafano, aŭ virporko" (p. 31).
Carlo Minnaja (red.) (1990), Enlumas min senlimo. Itala poezio de la dudeka jarcento, trad. Giulio Cappa, Clelia Conterno Guglielminetti, Gian Luigi Gimelli, Carlo Minnaja, Luigi Minnaja, Mauro Nervi, Gaudenzio Pisoni, Nicolino Rossi, Giorgio Silfer, pp. 271.
Eli Urbanová, Giorgio Silfer (1989), Debato pri la «Praga skolo», pp. 59.
Iu germanlingva aŭtoro de la 18a jarcento foje konstatis, ke grandaj verkistoj konkeras pli facile laŭdojn ol legitecon de siaj verkoj. La samon oni povas konstati koncerne al Kalocsay: kvankam li certe apartenas al la personoj, kiuj en decida grado influis la evoluon de nia lingvo, liaj verkoj restas nelegataj de la vasta esperantista publiko.
La kaŭzoj de tiu nekonateco estas pluraj, nur unu mi ŝatus prilumi en mia referaĵo: lian sintenon al neologismoj (p. 5).
Vladimir Majakovskij (1988), Jubilee, trad. Nikolaj Lozgaĉev, pp. 12.
Aleksandr Sergejeviĉ,
permesu prezenti min:
M a j a k o v s k i j.
Donu la nomon!
Jen la brusta kesto.
Aŭdu –
ne batado jen, sed ĝemo:
la leonid' humilas,
ĝenas min ĉi plenda skrap’.
Mi ne atendis,
ke jen
tiomegan premon
kumulus mia
malhonore vaka kap’ (p. 3).
Serĝo Elgo (1988), Ŝia lasta poŝtkarto, pp. 227.
Mi ne kredas pri la hom-amasoj. Ili nur ŝafas. Ĉu la papon de Romo, ĉu tiun de Moskvo, egale. Foje ili eĉ pendolas inter ambaŭ. Mi emas kredi pri la izoluloj. En ili kuŝas la morgo. Ili estas pentristoj, muzikistoj, poetoj, eble nur metiistoj. Sed ili rifuzas la nunon, la normon, kaj nur ili gravas. Nur ili lasos spuron en la ŝlimo de la historio. La aliaj nur la ŝlimo estas. Ili vivas, manĝas, fekas kaj fikas, faras infanojn, kiuj ankaŭ fekos, fikos kaj mortos kaj plu vivigos ekspluatistojn. Sed restos el ili nenio (p. 224).
Giorgio Silfer (1987), Desislava ridetas, pp. 71.
Li entute ne rimarkis bibliotekon en ŝia hejmo, kvankam la spaco ekzistus. Probable pli ol dek translokiĝoj dum la lastaj dudek jaroj konvikis ŝin elimini la varon plej pezan kaj malplej necesan. Sed al ŝi ne mankis intelektaj interesoj, kaj almenaŭ grandbilda volumo pri Kamasutra kuŝis sur tableto en ŝia dormoĉambro. Kvankam ĉe ŝi li trovis praktike nenion por legi, ili neniam enuis (p. 50).
Corrado Tavanti (1986), Varmas en Romo, pp. 185.
Nu, kiel vi ambaŭ eksplikas la sorton de Libero Fabiani, kiu plenironie aŭskultis, tiun momenton, la notojn de La Espero? Kiel vi eksplikas, sinjoroj, ke, laŭ ĵusa diro de la komisaro, Nando Carloni, alia esperantisto, venis el Milano ĝuste por mortigi sian kamaradon? Sed alio okazis, kion komunikis al mi Antananarivo. La traserĉadoj, faritaj en la loĝejoj de la malagasaj esperantistoj, konfirmis la ekziston de pseŭdoliberiga armeo kiu etendas siajn tentaklojn en la tuta mondo. Nuntempe la esperantistoj sin konsideras popolo. Ili forĵetis el la fenestro la iamajn idealojn kaj animiĝas per sento tre simila al la naciismo de iuj popoloj, kiujn ni konis antaŭ la lasta mondmilito, kaj eĉ nun. Se vi deziras, kiam mi ricevos el Antananarivo la dokumentojn pruvantajn kion mi asertas, mi permesos al vi konsulti ilin (pp. 99-100).
Giorgio Silfer (1983), Enkonduko al literatura kritiko, pp. 52.
Estas evidente ke la mondkoncepto de Zamenhof plej profunde karakterizis E-on. Ke ekzemple de kombi li derivis kombilo, sed de broso brosi, estas facile klarigeble ĉar li estis ruslingva. Kaj ankaŭ en la esprimoj tipaj de E-o rekoneblas la zamenhofa pensmaniero, ĉi-foje ne rusa, sed juda. En E-o la glaso estas duone plena, kaj ne duone malplena, kiel en la plejparto de la eŭropaj lingvoj (aliaj, ne hindeŭropaj, uzas apartan adjektivon, kiel la finna). Tiu ĉi banala frazo enhavas tutan manieron koncepti la realon kaj bazan stileron.
Se la medio influas la individuon, tamen plej gravas la kromosomoj; facile estas rekoni la naciajn alportojn de la E-a literaturo, ege pli komplike trovi proprajn ecojn... (p. 48).
Cesare Pavese (1982), Poemoj, trad. Carlo Minnaja, pp. 29.
Venos mort’ kun viaj okuloj –
ĉi mort’ kiu nin akompanas
de maten” ĝis vesper’, sendorma,
surda, kvazaŭ rimors’ malnova
aŭ malvirt’ absurda. Okuloj
viaj estos vana parolo,
krio ne dirita, silento.
Tiaj ilin vidas matene
vi dum sola vi sur vin fleksas
en la spegul’. Kara espero,
tiam ekscios ankaŭ ni
ke vi ‘stas la viv’ kaj l’ nenio (p. 24).
Joachim Giessner (red.) (1981), La verda relo, pp. 66.
Estiĝis homo. Li vivis kelkdek jarojn kaj dum ĉi tiu tempo li tiom deziris, tiom suferis, ke la morta mondo ne ekkonus tion dum la tuta eterneco. Postkurante unu deziron, li trovis milojn da diversaj. Forkurante de unu sufero li enfalis en la aliajn kaj tiom eksentis, tiom pripensis, tiom ensorbis da senkonsciaj fortoj, ke fine li vekis kontraŭ si la tutan naturon (p. 53).
Nicolino Rossi (1980), Sur la vivopado, pp. 112.
Mi ne komprenas, kial miaj vortoj
ne glitas glate sur flugiloj versaj,
kaj kiel akraj dornoj ŝirperversaj
pikas leganton, aŭ la retortoj
de l’ menso implikiĝas kaj en kortoj
de la metrik’ regema, universa
stumblas, aŭ celas eĉ al flank’ inversa,
al virtuoz’ sterila, al abortoj (p. 11).
Dante Alighieri (1979), Infero, trad. Kálmán Kalocsay, pp. 292.
Li diris: «Tra aliaj voj' kaj bordo
eblas, ne tie ĉi, ke vi sukcesu.
Pli milda ligno taŭgas por transporto».
Sed nun la Majstro: «Ne kolerekscesu,
Ĥarono! Jen la volo tie, kie
la volo estas pov'! Demandoj ĉesu!» (p. 47).
István Szerdahelyi (1974), Vorto kaj vortelemento en Esperanto, pp. 15.
Se, kiel Szerdahelyi asertas, la morfemoj ne havas gramatikan karakteron, kiel li povas klarigi, ke el la morfemoj bros kaj bala oni devenigas broso kaj balailo, kaj ne inverse; ke el la morfemoj hak kaj hok oni devenigas hakilo sed hoko, kaj ne inverse?
Tiel longe, kiel d-ro Szerdahelyi ne estos klariginta kial tiuj paralelaj morfemoj postulas jen simplan finaĵon, jen sufikson, kaj ne lasas al la parolanto alian elekton, li ne rajtas – substrekita de mi, Sz. – aserti, ke li science priskribis la aktualan uzadon de nia lingvo (p. 5).
Giorgio Silfer (1973), Doktoro Rosales, pp. 25
Ro – Via Moŝto, mi petas la parolon.
SJ – Konsentite, kondiĉe ke vi pritraktos nur ĉi tiun lingvan problemon, pormomente.
Ro – Ne hazarde mi elektis Esperanton. Ja, mi konas ĝin tre bone, sed tio ne gravas, mi absolute ne intencas handikapi la tuta Tribunalon, kies senpartiecon mi rimarkis kaj ne forgesos laŭdi, eĉ se oni kondamnos min. La vera kialo estas alia: demonstri al Vi, ke la nuntempa koncepto pri artefariteco ne validas plu. Zamenhof naskis lingvon en laboratorio, artefaritaĵon: tamen ĝi kreskis kaj vivas – el naturaj elementoj, la radikoj de naciaj lingvoj, li kombinis ion en sia provilo, kaj la rezulto nun estas natura, mirinde natura. (p. 7)
No results match your search. Try removing a few filters.