Revuo ne estas simple loko el kiu rikolti kvalitajn kontribuojn. Revuo estas intelekta gesto kiu daŭras en la tempo. Se Literatura Foiro ekzistis tiom longe, tio okazis ne ĉar oni diligente plenigis blankajn paĝojn, sed ĉar ĉirkaŭ ĝi kreskis kaj disvolviĝis ideo. La ideo, ke tio valoras la penon, ke estas io por diri kaj iu al kiu paroli.

La filozofia kerno de LF estas raŭmismo: ne dogmo, sed maniero rigardi esperanton per malsamaj okuloj ol tiuj de la tradicia esperantismo. Dum jardekoj oni vidis en la lingvo de Zamenhof nur ilon por transformi la mondan lingvan ordon – raŭmismo proponas alternativon: esperanto ne bezonas “venki” por pruvi sian valoron. Ĝia valoro estas nun, per ĝia komunumo, per ĝia kulturo, per ĝia identiga funkcio.

Vivanta lingvo ne atendas la estontecon: ĝia digno situas en la nuntempo.

LA RAŬMA
VOJO

La esperanta identeco ne estas heredita je naskiĝo, nek altrudita de teritorio aŭ ŝtato. Ĝi estas elektita identeco. Kiu ajn estu ĝia lingva, kultura, geografia origino, ĉiu povas eniri tiun transnacian kumunumon.
Ne ekzistas “centra” kaj “periferia” kulturoj en esperanto: la vocoj de ĉiuj havas la saman pezon. Tiu egaleco ne estas utopio, ĝi apartenas al la lingvo mem kaj estas la kondiĉo kiu ebligis la ekeston kaj ekziston de literaturo aŭtente plurisma. Por Literatura Foiro tiuj principoj tradukiĝas en precizan redaktan aliron: publikigi originalan literaturon en esperanto signifas trakti la lingvon kiel artan perilon, ne kiel simplan komunikilon; gastigi eseojn pri sociologio, kulturpolitiko, lingvistiko k.s. signifas nutri la kritikan konscion de la esperantistaro pri si mem; esti organo de Esperanta PEN-Centro signifas loki sin en internacian reton kiu agnoskas esprimliberon kiel nerezigneblan valoron. Ĉiu nia enhavo, ĉiu invitita aŭtoro, ĉiu alfrontita temo portas kun si implican respondon al la demando:

Kion signifas aparteni al lingva komunumo libere elektita?

Letters 'LF' in orange with a white outline, placed on a black circular background.

Por spekti pliajn videojn, ankaŭ en esperanto kaj aliaj lingvoj, ni invitas vin sekvi la aktivecon de LF en Instagramo ĉe @literaturafoiro

La pli ol duonjarcenta kontinueco de Literatura Foiro ne estas nur biografia elemento: ĝi estas la konscia elekto plenumi mision. Nia revuo ne estas pasiva spegulo de la jam ekzistanta esperanta kulturo – sed instrumento per kiu tiun kulturon oni konceptas, konstruas kaj transdonas. Ĉiu numero estas do samtempe dokumento kaj projekto: dokumento pri tio, kio nia komunumo estas hodiaŭ; projekto pri tio, kio ni volas esti morgaŭ.

Orange check mark on a black background.

Raŭmismo estas pli ol ideologio interna al esperantismo: ĝi estas nova filozofia aliro pri identeco kaj pri la maniero laŭ kiu homo rigardas sian vivon, siajn kulturajn elektojn, siajn apartenojn. La ideo ke identeco povas esti elektata anstataŭ heredata prezentas radikale malsaman modelon ol tiu per kiu la moderneco konstruis kolektivajn identecojn: nacio, etno, religio transdonataj de la gepatroj.

Raŭmismo asertas ke oni povas plene aparteni al komunumo simple ĉar oni elektas tion, kaj ke tiu volontula aparteno ne estas malpli aŭtenta – male, ĝi estas certagrade pli aŭtenta, ĉar rezulto de konscia elekto.

Zamenhof mem, kaj poste Hector Hodler, jam formulis la konceptojn de elektita identeco kiujn jardekojn poste la Manifesto de Raŭmo eksplice deklaros. Tiel naskiĝas la ideo spuri la elementojn kiuj karakterizas la raŭman vojon: nome ĉerpaĵoj de la atestoj pri la koncepto de libere elektita identeco.

A sepia-toned portrait of Ludwig L. Zamenhof, glasses, dressed in a formal suit with a bow tie, and wearing a star-shaped medal.
Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol miliono da aliaj homoj.
— L.-L. Zamenhof (1901)
Esperanto do ne estas la propraĵo de la mondo, sed, kiel ĉiu lingvo, la propraĵo de siaj konstantaj uzantoj, la apartenaĵo de la «popolo esperantista». Tiu malgranda popolo ĉiutage kreskos, kaj ju pli ni multigos kaj plirealigos ligilojn, kiuj ekzistas inter ĝiaj membroj, des pli ĝi fortikiĝos kaj potenciĝos.
— H. Hodler (1908)
A sepia-toned portrait of Hector Hodler, neatly styled hair, a beard, and mustache, wearing a suit and tie, looking directly at the camera.

Ne nur raŭmismo estas la dua indiĝena ideologio fontinta el la esperantistaro, post sennaciismo, sed ankaŭ la bazo de konsciiĝo pri la esenco mem de alia vojo al identigo. Se nia komunumo estas efektiva minoritato, ĝi ne povas kontentiĝi per nura varbado aŭ entuziasmo. Ĝi bezonas historian memoron, arkivojn, literaturon, edukadon, instituciojn, internan kritikon kaj mekanismojn por transdoni la senton de aparteno al novaj generacioj. Raŭmismo tiel transformas esperantismon de propagando por estonta mondo al flegado pri nia nuntempa socia vivo.

Sociologie, tio ŝanĝas ankaŭ la figuron de la esperantisto. Ĝi ne plu estas nur homo kiu subtenas internacian helplingvon, sed partoprenanto en minoritata medio. Ĝia identeco ne devas esti pravigata nur per la demando ĉu esperanto iam venkos; ĝi jam havas radikitan signifon en la historio de la nia komunumo.

Raŭmismo devigas Esperantismon koncepti sin ne nur kiel movadaron, sed precipe kiel komunumon. Tiusence, raŭmismo restas unu el la plej maturaj provoj interpreti esperanton politike.


A black and white portrait of Julio Baghy, wearing round glasses, a tuxedo, and a bow tie, with a serious expression.

«La Esperantistaro estas popolo, kiu kun lojala respekto al la naciaj kulturhumoj neniam povos forgesi pri tio, ke la nutrosukon ĝi ricevas el tiuj humoj por produkti kaj redoni novajn valorojn al la grandaj komunumoj vivantaj en naciaj unuecoj. La celo de la Esperantistaro jam delonge estas: krei tian kulturon, en kiu ĉiu popolo retrovas sian egalrajtecon kaj per tiu nova kulturo akceli la reciprokan estimon inter la nacioj. Nian agadmanieron devas karakterizi do: konservativismo en la gardado de la ekzistantaj naciaj valoroj kaj liberalisma progresemo al la celoj de la homa solidareco».

Julio Baghy (1931), «Mia angulo», Literatura Mondo, 1931/8: 179.


Black and white photo of Kálmán Kalocsay, smiling and holding a cat.

«La Esperanta kulturo estus ia spirita havaĵo, kiun ĉiu esperantisto posedus, pli malpli fiere. Foje mi diris tion, ke se ekzistus esperantista patrioteco... ekz. aperas poemlibro de Heine, aŭ aperas dramo de Ŝekspir aŭ dramo de Ibsen, tiam la esperantistoj, aŭ almenaŭ sufiĉe multnombra elito de la esperantistoj, tion sentas fiere kiel la pliriĉiĝon de la komuna Esperanta havaĵo, t. e. iu tute supernacia sento de la esperantistoj. Se estus homoj, kiuj sentas sin civitano de Esperantujo, sen tio tamen, ke ili malkonfesus sian patrujon, ĉu ne».

Kálmán Kalocsay (1972), «Esperanto estis mia nobla hobio», Norda Prismo, 1972/17, 3, p. 131-140.


Black and white photo of William Auld, looking directly at the camera.

«Mi bone komprenas la sentojn de Kalocsay kaj mi oftege citas lian En amara horo. Sed tamen, jes, mi havas popolon kaj sen popolo verŝajne nun ne verkus [...]. Estas same kiel ĉe kiu ajn popolo. Eĉ se mi verkus nacilingve, mi sentus min ligita al mia skoteco. Kaj mi klopodus esprimi tion kio estas aktuala kaj interesa por la skotoj. Kaj same mi volas por la esperantistoj. Mi ne opinias, ke populareco estas grava, sed mi opinias, ke oni devas verki en la kadro de iu kulturo kaj por mi evidente tio estas la Esperanta kulturo. Kaj tiun kulturon, supozeble, dividas la esperantistoj».

William Auld (1977), «Mi ne estas sentimente ligita al Esperanto», en R. Haupenthal (1979), Du intervjuoj, Artur E. Iltis, Saarbrücken, p. 17-28.

Kulturpolitikaj raportoj de LF-koop

Legu la Manifeston
Page from a newspaper article titled "La asamblea final reconoce el esperanto como lengua literaria" discussing the 300 writers at the Pen Club Congress celebrating the cultural autonomy of Galicia and the recognition of Esperanto as a literary language.