La itala periodo (1970-1975)
Italio restis periferie de la esperanta literaturo ĝis la 1960-aj. Neniu italo atingis famon kompareblan al tiu de la protagonistoj aŭ eĉ satelitoj de la hungara aŭ skota skoloj, neniu periodaĵo aŭ beletra verko meritis internacian atenton ĝis tiam. La nomoj de Clelia Conterno kaj Lina Gabrielli estis la solaj iom konataj dum la 1950-aj. En la 1970-aj kaj 1980-aj alvenas al kompleta emerĝo poetoj kaj verkistoj jam komencintaj preskaŭ timide prezenti siajn erojn en revuoj aŭ en Belartaj Konkursoj. Italaj esperanto-verkistoj ja ekzistis dise kaj sporade, sed la magra loka eldonado malfaciligis ilian diskoniĝon; aliflanke, ili estis tute sen kontaktoj kun la itala beletrista medio kaj do ne konfrontiĝis kun la itallingvaj gekolegoj laŭ samaj artaj parametroj. En majo 1969 Giorgio Silfer kaj Carlo Minnaja subskribas programan manifeston kiu fondas literaturan rondon “La Patrolo”, kies komenca celo estis krei embrion de itala skolo. Tuj estas invitita al la rondo la sanmarina civitano Nicolino Rossi.
La iniciato povas ŝajni tro aŭdaca, sed minimume, se ne la prestiĝo, almenaŭ la populareco en Italio estas certigita: Carlo Minnaja estas konata enlande kiel denaskulo en familio regule partoprenanta kongresojn, en TEJO li estis vic-prezidanto (1961-1963) kaj ĝenerala sekretario (1963-1966), krome direktoro de Itala Esperanto-Instituto (1967-1977) kaj eksa prezidanto de Itala Esperantista Junularo (en 1973 li fariĝos membro de la Akademio, la unua denaskulo en ĝia historio); Nicolino Rossi estis premiita ĉe BKoj kaj publikigis poemojn en Norda Prismo. Alvenas en 1970 Gaudenzio Pisoni kaj Clelia Conterno, en 1972 Gianluigi Gimelli kaj en 1975 Tazio Carlevaro, itallingvano el Tiĉino. La grupo en sia plena konsisto montris aĝan malekvilibron: en 1975 Giorgio Silfer havas dudek kvin jarojn, Carlevaro tridek, Gimelli tridek tri, Minnaja tridek kvin, Rossi tridek ses, dum Pisoni kaj Conterno plenan generacion pli aĝas, respektive kvindek kvar kaj sesdek.
En junio 1970 “La Patrolo” lanĉas sian oficialan organon: Literatura Foiro, komence nur 12-paĝan.
La statuto de Literatura Foiro, aprobita en 1971.
“La Patrolo” portretita de Giancarlo Mangini.
La Patrolo prezentas la unuan numeron de Literatura Foiro
La Patrolo (1970), «Enkonduko», Literatura Foiro, 1: 2.
«Danke al “Literatura Foiro” italaj verkistoj strebas al pli altnivela kontribuo al la esperanta literaturo: ili volas prezenti al aliaj samideanoj, al kleraj samideanoj, sian laboron, kaj atente konsideri ĉiun opinion».
La finna periodo (1976-1978)
Intervjuo de Claude Gacond al Giorgio Silfer,
Svisa Radio Internacia, somero 1977.
Claude Gacond: En niaj elsendoj ni ofte havas la okazon citi erojn el artikoloj aperintaj en Literatura Foiro. Ni hodiaŭ havas la honoron babili kun ĝia ĉefredaktoro, s-ro Giorgio Silfer, italo loĝanta en Finnlando, kie li estas instruisto pri esperanto kaj pri romanidaj lingvoj. Kiu estas laŭ vi la sekreto de tiu interesiĝo pri LF fare de la radioj?
Giorgio Silfer: […] Ni povas sintezi ĉi tiun sukceson per la simpla devizo de LF, kiu volas esti revuo en esperanto kaj ne revuo esperantista. Ni celas doni la ekzemplon de gazeto, kiu servas al la starigo de kultura alternativo, sendepende de la esperanta subkulturo. Kvankam en strikta rilato kun esperantologio, kun la esperanto-literaturo, kun lingvistiko, kaj tiel plu. Evidente nia celo estas fari gazeton, kiu estu legebla kaj akceptebla kaj ŝatinda, eĉ se ĝi estus tradukita en nacian lingvon. Fari ion, kio morgaŭ povos esti enviata fare de nacilingvanoj al esperantlingvanoj. […] Ĝis nun aperis 43 numeroj, do ni preterpasis la rekordon de nia grava antaŭulo, Nica Literatura Revuo. […] Finance LF estas tute memstara, nome ĝi vivas danke al la abonoj, danke al la reklamoj de neesperantistaj entreprenoj, ĉefe turismaj, kaj ankaŭ danke al la bonhavo de kelkaj paralelaj iniciatoj, kiel la librofako aŭ la literatura konkurso, ĉi-foje “Aŭtoro de la Jaro” kaj en la estonto “La Verko de la Jaro”. Mi devas diri konklude, ke “La Patrolo”:, tiu ĉi itala kerno, kiu estis la iniciatinto de Literatura Foiro, pli kaj pli akcelis la internaciiĝon de la revuo.
Literatura Foiro iĝas oficiala daŭriganto deNorda Prismo
V. Setälä, I. Paulsson, F. Szilágyi (1975), «La sudo heredas la nordon», Literatura Foiro, 31-32: 2-3.
«Kiel unu el la fondintoj de NP, kiun mi administris ĝis 1965, mi deziras al via “Suda Prismo” progreson; la nomo ne gravas, sed la enhavo tute laŭplaĉe al mi, kaj mi estas certa, ke nia kara Ferenc deziris la samon. Daŭrigu kiel vi komencis, mi deziras al vi sukceson. Kaj mendas du abonojn».
La svisa periodo (1979-1984)
La Helvetia Esperanto-Domo en La Chaux-de-Fonds.
Tie situas la redaktejo de LF-koop.
T. Carlevaro (1980), «Kultura revuo por la jaroj 80-aj», Literatura Foiro, 59: 2-3.
«La Patrolo, plenuminte sian celon, ĉesas ekzisti. Ĝia morala kaj financa heredaĵo transiras al la fondota kooperativo. [...] Ni alvokas ĉiujn legantojn, kiuj kredas en la originaleco de la E-kulturo, kiuj aprezas nian rolon en literaturo kaj planlingvistiko, kiuj kunsentas kun la kulturpolitika linio de nia revuo, profiti je la ŝanco proponata de LF-koop, kaj aktive kontribui al ĝia morala kaj financa kresko, kiu iom post iom koincidas kun la evoluo de la kulturo en internacia lingvo».
En La Chaux-de-Fonds, la 30-an de majo 1980, dekkvino da personoj (patrolanoj kaj kunlaborantoj de LF) fondas Kooperativon de Literatura Foiro (LF-koop). Por la okazo, Giorgio Silfer lasas la stirilon de la redakcio, kiun ĝis la fino de 1995 gvidos Perla Martinelli, kaj ekde 1996 Ljubomir Trifonĉovski. Hodiaŭ LF estas presata en Bulgario, ĝia redaktado okazas diverslande kaj ĝi fariĝis ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro kaj de la Lingva Komitato de Esperantio.
Literatura Foiro estas kvazaŭa 360-grada belvidejo al la esperanta kulturo. Se komence la panorama lorno situis ĉe la itala angulo, kaj la dua stativo estis lokita al la nordo, ekde la 1980-aj LF komencas apliki raŭmismon en sia kulturpolitiko, kio perfekte kongruos kun la idealoj de la Ĉarto de PEN Internacia. Tie esperanto estas akceptita kiel literatura lingvo en septembro 1993.
De tiu belvidejo la rigardo atingas trans beletro la kampojn de (plan)lingvistiko (interalie kun eminentaj kontribuoj de István Szerdahelyi), de historio kaj sociologio (kun la kontribuoj de la raŭma generacio, unuavice Jerzy Leyk, Jouko Lindstedt, Sándor Révész, Balázs Wacha, Walter Żelazny, Giorgio Silfer), de teatro, muziko kaj kino.
De live: Giorgio Silfer, Perla Martinelli kaj Tazio Carlevaro ĉe la svisitala televido por prezenti la produktadon de LF (1979).
La plena transnacieco (1985-1992)
Jam de la unua itala periodo (1970-1975) estas rimarkindaj la strebo al aktualeco kaj la atento pri moderna grafiko. Krome necesas mencii la oftajn kontaktojn kun verkistoj neesperantlingvaj, el kiuj interalie ĝermos tre bonaj rilatoj kun la itala intelektularo dum la sekvaj jardekoj (ekzemple kun Umberto Eco kaj Mario Luzi, ambaŭ kandidatoj por la literatura Nobelo).
Dum la finna periodo (1976-1978) en LF rimarkeblas la konkludo de la polemiko pri “la bros-problemo”, inter Kálmán Kalocsay kaj István Szerdahelyi, pri la gramatika kategorieco de la radikoj, kaj la apogo al la kanzonistoj el la magia jaro 1977 (Gianfranco Molle, Olivier Tzaut, Johán Valano): pri la lasta ludas rolon ankaŭ la prestiĝo de la premio “La Verko de la Jaro”, iniciatita ĝuste de LF tiuepoke. Interesa en tiuj jaroj estas ankaŭ la kunlaboro kun la redakcio de Kontakto.
En la svisa periodo (1978-1984) maturiĝas la kresko de la revuo al tuta eldonejo, unu el ĝiaj efikoj estas la portempa transdono de la interlingvistikaj paĝoj al la nova revuo Planlingvistiko, eldonita de LF-koop inter 1982 kaj 1986, sub la redaktado de Jouko Lindstedt (1982-1983) kaj poste de György Nanovfszky.
Dum la ĉefredaktado de Perla Martinelli, LF atingas tre altan nivelon grafike kaj enhave, ankaŭ danke al la evoluo de teknologio. Strategie tiam ĝi forte subtenas la sendependajn kulturcentrojn (LF-koop mem iniciatas unu el ili, “La Kvinpetalo”, en 1985), kaj des pli intense la muzikan kulturon kaj la parolan kulturon.
Konklude, konstanta karakterizo de LF estas ĝia elasta kongruo al tuta, multfaceta kultura cirkvito. Enirinte sian kvinan jardekon, Literatura Foiro daŭre estas en la fokuso de la esperanta-kulturo, atestante ankaŭ (sed ne precipe) per siaj polemikoj, ke “alia Esperantio eblas”.
Retrospektive kun rigardo estontecen
P. Martinelli, I. Orsini, C. Minnaja, G. Silfer (2019), «Tiu Patrolo kreinta tutan foiron», Literatura Foiro, 300: 196-198.
«La Patrolo ŝosis el junula elano, arbeto kiu havis tuj la saĝon grefti al si pli maturajn spertojn, en fekunda simbiozo. Hodiaŭ ĝia disbranĉiĝinta trunko montras, ke utopioj realiĝas, foje. En tiu konvinko la geamikoj ĝoje kuniĝis, por konfirmi sen nostalgio sian belan rilaton sed precipe sian senvelkan elanon por antaŭenporti ankaŭ estonte originalan transnacian kulturon por la tuta mondo».
Gaston Waringhien kaj Giorgio Silfer inaŭguras “La Kvinpetalo” (1985).
La oficiala agnosko (1993-2013)
Por nia literaturo la 1993-a estas magia jaro, pro la agnosko fare de PEN Internacia kaj la samtempa eldona efervesko, kun la eposo Poemo de Utnoa de Abel Montagut, la kolektiva poemaro Ibere libere, la proza atesto de Spomenka Ŝtimec Kroata milita noktlibro; sed ankaŭ la bedaŭrinda ĉeso de la Internaciaj Floraj Ludoj.
La raŭmisma forlaso de la devizo “internacia helplingvo” por prefero al “transnacia kulturlingvo” kuniĝas al nova organiza modelo, kiu emfazas la konceptadon de la esperantistaro kiel malgranda popolo por kiu la aŭtoroj verkas; tio larĝigas la fosaĵon disde tiuj supozantaj la esperantistaron nur “kvar ranoj en la marĉo”, kun la konsekvenca emfazo de literaturo funkcia nur al la individuo, ne al tuta homa kolektivo.
Pro la agnosko ke verkistoj rajtas verki en sia preferata lingvo, malfortiĝas la ligoj al politikaj realaĵoj kiaj ŝtatoj aŭ nacioj; komunumon povus difini nek la teritorio, nek la parenceco, nek la religio, sed la ilo per kiu ĝi interkomunikas kaj sin esprimas arte: la lingvo. Tiel ke komunumo povas difini sin per ĉi tiu formulo: ne mia nacio estas mia lingvo, sed mia lingvo estas mia nacio.
Ekster la supra linio, kundividata de la esperantistoj vidantaj en la lingvo, krom komunikilo, artan instrumenton kaj identigilon, iuj rifuzas la valoron de ĝia arto, kvazaŭ ĝi atencus al la lingvo mem: Poetoj detruas nian lingvon titolos en 2009 frontpaĝe Anna Löwenstein ĉe la organo de UEA, kaj ŝia tuta artikolo plu insistas tiuaserte. Aliaj eĥos ke esperanto ne estas lingvo, sed nur planlingvo, retrovenante al la tempo antaŭ 1905, se ne eĉ al la dato de la Unua Libro. Aliaj rifuzas la funkcion de esperanto kiel identigilo: Ja la parolantaro de esperanto konsistigas nenian popolon, diasporon aŭ nacion: ni estas nur “kvar ranoj en marĉo”. Tiuj pozicioj nete kontraŭdiras al tuta lingva kaj literatura tradicio, de Privat al Auld, de Schulhof al Baghy, de Kalocsay al Emba, de Hodler al Lapenna, de Lanti al Tonkin, de Štimec al Steele, kaj kompreneble al Literatura Foiro.
La transnacieco de la revuo, kun ĉefaj alkroĉaj punktoj kaj okcidente (Italio, Svislando, Francio) kaj oriente (Hungario, Bulgario) kaj en Skandinavio, firmiĝas sub la ĉefredaktado de Ljubomir Trifonĉovski. Samtempe la enhavon eĉ pli influas la rilatado kun la verkistoj de PEN Internacia. Rimarkinda estas la kresko de atento pri teatro kaj kino.
La Montevidea sukceso en 1954 lokis la lingvon de Zamenhof inter la komunikilojn kiuj helpas al intelektaj interŝanĝoj kaj aparte menciis la tiam ĉefan asocion kiu tiun lingvon akcelas; la Unesko-rezolucio de 1985 en Sofio konfirmis la favoran juĝon kaj menciis la esperanto-movadon kiel komplekson, ne nur ĝian ĉefan asocion; sed, malgraŭ la pli ol centjara literaturado, mankis ankoraŭ la deekstera oficiala agnosko de la lingvo kiel esprimilo de arto, aŭ arta perilo; kaj tio ja okazis en Santiago en 1993. Tiu oficiala agnosko komplementas al la Manifesto de Raŭmo de 1980: la esperantlingvanoj ne nur transportas internacien siajn naciajn valorojn per universala lingvo, sed ja havas ion propran dirindan en la monda kulturo. Ĉe granda parto de la esperantistaro finfine firmiĝis la opinio ke nia lingvo estas valoro en si mem, apartenanta al la homara trezoro.
Giorgio Silfer pledanta por la akcepto de Esperanta PEN-Centro en PEN Internacia, Santiago 1993.
La Ĝenerala Asembleo de PEN Internacia agnoskas esperanton kiel literaturan lingvon.
La Voz de Galicia, 12 de septiembre de 1993.
«La asembleo agnoskis al esperanto la karakteron de literatura lingvo, ratifante la ekziston de la Esperanta PEN-Centro [...]. Ili difinas sin mem kiel membroj de “unika komunumo, realaĵo sen landlimoj, tiel ke la Esperanta PEN havas strukturan analogion kun la jida kaj la roŭma (cigana)”».