Ĉio komenciĝas per kuraĝa alpaŝo
Vi havas ion por diri.
Ni aŭskultos.
Ekde 1970, Literatura Foiro akompanas la kreskon de esperanta literaturo ne kiel pasiva atestanto, sed kiel aktiva kontribuanto. Ĉe niaj paĝoj gastis la unuaj timidaj tekstoj de verkistoj, kiuj iĝis gravuloj en nia literaturo; esploroj, kiuj malkovris novajn perspektivojn; recenzoj, kiuj malfermis dialogon inter kontinentoj. Ĉiuj tiuj kontribuoj havis ion komunan: ilin sendis homoj kiel vi.
La demando “ĉu mia teksto estas sufiĉe bona por LF?” estas, en si mem, indiko de seriozeco. Ni respektas aŭtoron kiu dubas pri sia verko, ĉar ne perfektajn tekstojn ni serĉas – sed aŭtentajn.
La redakcia procezo baziĝas sur dialogo. Ni respondos ĉiujn proponojn – eventuale per komentoj aŭ alternativaj sugestoj.
Kion ni publikigas?
Niaj temoj ampleksas kiom kulturo mem.
Inter la plej oftaj aperantaj temoj tamen estas:
eseoj pri esperanta literaturo, traduko, lingvistiko kaj zamenhofologio;
recenzoj de libroj, muziko, filmoj kaj kulturaj eventoj;
proza kaj poezia kreivo en esperanto, jen originala jen tradukita;
intervjuoj kun verkistoj, tradukistoj kaj kulturaj aktivuloj;
opinioj pri esperantismo, raŭmismo, la esperanta identeco;
leteroj al la redakcio, korespondaĵoj kaj komentoj pri aperinta artikolo.
Ni publikigas ekskluzive en esperanto. Tio signifas, ke la tekston oni verku originale en esperanto aŭ traduku mem en esperanton.
Se vi plu pripensas…
…prenu vian tempon. Ni atendos vian artikolon kiam ĝi estos preta. Ĝis tiam, ni deziras al vi bonan legadon, kaj disfloru la esperanta kulturo!