Image 1 of 1
La socia historio de la esperanta popolo
Giorgio Silfer (2026), La socia historio de la esperanta popolo, pp. 228.
En tiu ĉi verko, la historio de esperanto malfermiĝas kiel granda rakonto plejparte eŭropa, konsistanta el ideoj, pasioj, konfliktoj kaj mondperceptoj inter si ne ĉiam akordiĝantaj. De la zamenhofa projekto ĝis la indiĝenaj ideologioj de esperantismo (homaranismo, sennaciismo, mondfederisma varianto), pasante tra la krizoj, la skismoj, la reunuiĝoj kaj la figuroj donintaj formon al nia nuntempa popolo, la eseoj en tiu ĉi verko sekvas la fadenon de lingvo, kiu neniam estis nura komunikilo. Tra surprizaj epizodoj, memorindaj personecoj kaj eventoj preskaŭ romanecaj – kiel Esperantistujo, Amikejo aŭ Insulo de la Rozoj – la leganto eniras kulturan laboratorion kie interplektiĝas historio, politiko, religio kaj identeco.
En La socia historio de la esperanta popolo per siaj dudek du eseoj Giorgio Silfer invitas rigardi esperanton ne kiel simplan historian kuriozaĵon, sed kiel la posedaĵon de vivanta popolo, kiu ĉirkaŭ ĝi kreis kulturon, historion kaj identecon.