Terminoj kaj kondiĉoj

1. Ĝenerale

Literatura Foiro (sekve: LF) estas la organo de Société coopérative de Literatura Foiro (sekve: LF-koop), kun jura sidejo en Chemin des Postiers 27, 2300, La Chaux-de-Fonds, Svislando.
La Terminoj kaj kondiĉoj (sekve: TKK) aplikiĝas al ĉiaj servoj proponitaj en literaturafoiro.com.
Ĉiuj rajtoj kaj devoj rilate LF laŭ TKK validas ekskluzive inter LF mem kaj la Kliento.

2. Mendoj kaj kontraktoj

La mendoj okazas ekskluzive rete, pere de LF. Ekzistas neniu rajto pri la utiligo de LF.
La mendoj estas rezervitaj al homoj de ĉiu aĝo: ne okazas aĝkontrolo.
En LF, la Kliento povas elekti la deziratajn produktojn kaj aldoni ilin en sian virtualan korbon. Ne ekzistas minimuma kosto por la efektivigo de la mendo, kaj la Kliento estas gvidata laŭpaŝe por ke la mendo estu fintraktita.
Kompletiginte la mendon, la Kliento ricevas konfirman mesaĝon ĉe sia retpoŝto. La kontrakto inter la Kliento kaj LF konkludiĝas nur post la alsendo de la aĉetita varo. LF rajtas rifuzi mendon – pro ajna kialo – aŭ senvalidigi ties konfirmon.
LF rajtas modifi siajn produktojn kiam ajn, kaj/aŭ limigi la kvanton da proponitaj produktoj/kategorioj.

3. Datenoj kaj sekureco

Ĉiuj datenoj postulataj dum la mendo devas esti indikitaj komplete kaj vere. Submetante la mendon, oni garantias la ĝustecon kaj la kompletecon de ĉiuj personaj informoj. Oni neniam petas legitimilon aŭ pasporton.

3.1. Kolekto de personaj datenoj

Alirante LF, la sistemo registras la sekvajn datenoj: IP-adreso, dato kaj horo de la aliro, ĝeneralaj informoj pri la uzata krozilo, varoj en via korbo. Tiu ĉi datenoj estas kolektitaj laŭ niaj legitimaj interesoj, kaj kun la celo kompili anonimajn statistikajn analizojn por kompreni la tendencojn de la uzantoj. Tio helpos nin plibonigi nian retejon kaj niajn ofertojn, kaj ĝenerale la sperton de la Kliento dum la vizitoj.
Por utiligi niajn servojn, LF aldone petos de vi individuajn informojn.

3.1.1. Mendoj

En LF vi povos aĉeti niajn produktojn kaj ricevi ilin hejme. En tiu ĉi kazo, LF petos de vi aldonajn personajn datenojn:

  • Kontaktaj informoj: retadreso kaj telefon-numero, adreso por la alsendo, adreso por la fakturo (se malsama);

  • Personaj datenoj: Persona(j) nomo(j), Familia nomo;

  • Listo de la menditaj varoj;

  • Detaloj pri via pagmaniero.

Ni uzos viajn personajn datenojn por la subaj celoj:

  • Vendo kaj propono de niaj produktoj kaj servoj, inkluzive la prilaboradon de la mendoj (ekz. por sendi konfirmojn pri la mendo mem aŭ la alsendo, ktp);

  • Iniciati anonimajn merkat-esplorojn.

Ni uzos viajn datenojn pri pagmaniero tiele:
Dum la mendoprocezo, LF petos vin indiki pagmanieron. La datenoj estos kolektitaj ne de nia retejo sed de la pagprovizanto (Squarespace). Tiuj informoj ne restas ĉe ni, sed estos storitaj de la koncernaj provizantoj kaj bankoj sub ties ekskluziva respondeco kaj laŭ la kondiĉoj de la kontrakto.

3.1.2. Kontakto

Eblas kontakti nin por demandi pri niaj varoj kaj servoj. Tio eblas retmesaĝe kaj vi devos konsekvence utiligi retadreson kaj nomon. LF rajtas uzi ĉi tiujn informojn por kontakti vin kaj respondi vian mesaĝon.

3.2. Diskonigo de personaj datenoj

  • Deĵorantoj kaj paktintaj establoj: se necese, LF rajtas informi pri viaj datenoj niajn deĵorantojn, sed nur pro kialoj ligitaj al LF.

  • Krimeco: se antaŭvidite de la svisa kodo, LF rajtas disponigi informojn por enketi pri aŭ preventi krimon.

Klientoj de niaj servoj estas homoj ne nur loĝantaj en Svislando. Por loĝantoj de EU, LF garantias protektadon de la datenoj laŭ Reglamento EU 2016/679; la Kliento de EU akceptas la traktadon de siaj datenoj konforme al la art. 13 de la Ĝenerala Datum-Protekta Regularo (gdpr-info.eu). Okaze de neceso, la Kliento povas submeti plendon ĉe la Garantianto de privateco laŭ la manieroj konformaj al la leĝo. Al klientoj ekster EU, LF garantias adekvatan protektadon laŭ la kontraktaj klaŭzoj de EU kaj CH por ekstereŭropanoj.
Personaj datenoj estos uzataj nur por la menciitaj celoj kaj estos nek venditaj nek dissenditaj.

3.3. Privateco

Por garantii la sekurecon kaj privatecon de la kolektitaj datenoj, LF uzas fajromurojn kaj pasvortojn. Viaj datenoj estas ŝirmitaj kontraŭ eksteraj rigardoj, perdiĝo, netaŭga uzado, malpermesata aliro, diskonigo, modifo kaj detruo.

3.4. Daŭro de la traktado

Principe, LF traktas viajn datenojn nur dum la tempo bezonata por atingi nian celon, krom apartaj leĝaj postuloj. Atinginte la celon, viaj datenoj estos forigitaj aŭ anonimigitaj definitive.
La datenoj provizitaj de la Kliento dum la mendo estos konservitaj dum la tempo postulita de la svisa leĝo: tio egalas al 10 (dek) jaroj ekde la fino de la jaro dum kiu okazis la mendo.
La datenoj provizitaj de la Kliento pro informpeto estos konservitaj ĝis la fintrakto de la koncerna temo. Tiam ili estos forigitaj aŭ anonimigitaj definitive.

3.5. Viaj rajtoj

Rilate siajn personajn datenojn, la Kliento rajtas:

  • Repreni sian konsenton: la Kliento rajtas malaboni dissendolistojn kaj peti la forigon de siaj datenoj en ajna momento.

  • Obĵeti: la Kliento rajtas kontraŭi la traktadon de siaj datenoj surbaze de sia legitima intereso.

  • Aliri la informojn: la Kliento rajtas scii kiujn personajn informojn LF konservas, kial kaj dum kiom da tempo, kaj peti senpagan virtualan kopion de siaj personaj datenoj.

  • Korekti la informojn: la Kliento rajtas modifi nekompletajn aŭ erarajn informojn, plejparton de siaj datenoj eblas modifi rekte en la persona paĝo de la klienta konto ĉe LF.

  • Postuli forigon de la informoj: la Kliento rajtas postuli la forigon de siaj informoj, specife se ili ne plu necesas por la priskribitaj celoj, kaj nur se la leĝo ne kontraŭas tion.

  • Postuli limigon de la informoj: la Kliento rajtas postuli limigon pri la traktado kaj/aŭ diskonigo de siaj personaj informoj.

  • Apelacii: se la Kliento opinias ke LF ne traktas oniajn personajn datenojn konforme al la leĝo aŭ la koncernaj reglamentoj kaj TKK, oni rajtas apelacii ĉe la Garantianto pri Privateco.

3.6. Modifoj pri la traktado de personaj datenoj

LF gardas la rajton modifi ĉi tiun reglamenton kiam ajn. La lasta linio de TKK indikas la lastan ĝisdatigon de la dokumento.

4. Modifoj kaj nuligoj de mendoj

La Kliento ne rajtas modifi mendon, sed povas nuligi ĝin nur se la pago ankoraŭ ne okazis.

5. Nuligo de mendo fare de LF

Se, pro kialoj ne atribueblaj al LF (ekz. erara adreso, manko de alirpermeso, malbonaj veteraj aŭ trafikaj kondiĉoj, ktp), la livero de la mendo ne eblas, LF rajtas nuligi la mendon. Tiam, la Kliento ne rajtas postuli repagon aŭ kompenson, krom la sendokosto. Se la kialoj dependas de la Kliento (ekz. erara adreso), la Kliento ne rajtas repagon de la sendokostoj.

6. Stoko kaj elĉerpiĝo

LF garantias la provizadon de ĉiuj produktoj proponitaj de LF. En esceptaj cirkonstancoj, povas okazi ke ne disponeblas sufiĉa kvanto da varoj aŭ ke ne eblas alsendi la varojn. Tiam aplikiĝas la sekva proceduro: se la varoj ne disponeblas dum la mendo, la Kliento estos aŭtomate informita de la retejo mem; se la varoj ne disponeblas dum la livero, ili estos senditaj kiel eble plej baldaŭ. Kaze de elĉerpiĝo, la varoj estos indikitaj kiel elĉerpitaj ĉe LF.

7. Sendokostoj

Al ĉiuj mendoj aldoniĝas sendokosto pro la ekspeda servo, kiu varias laŭ la lando kaj la pezo de la mendo. Ili estos aŭtomate kalkulitaj dum la mendoprocezo.
Kaze de specialaj ofertoj, LF rajtas rezigni pri la sendokostoj pri specifa(j) varo(j) dum limigita tempo.

8. Prezoj kaj rabatoj

Ĉiuj prezoj en LF estas en 1 (unu) valuto: svisaj frankoj (CHF). La prezoj ne inkluzivas la imposton pri la aldona valoro (VAT/IAV).
LF rajtas kiam ajn modifi la pagprovizanton kaj la pagmanierojn.
La elekteblaj pagmanieroj aperas dum la mendoprocezo. La Kliento estas la sola responsa pri la rajtoj uzi la pagmanierojn proponitajn de LF.
LF akceptas kuponojn: individuaj kuponoj se la Kliento havas la esperantan civitanecon, komunaj rabatkuponoj por ĉiuj klientoj kaze de ĝeneralaj ofertoj (validaj nur dum la daŭro de la koncerna oferto). Kuponoj ne estas kumuleblaj.
Fakturo estas sendita rete al la retpoŝtadreso de la Kliento post la efektivigo de la reta mendo.

9. Liveroj kaj liverperiodo

La varoj estos liveritaj kiel eble plej rapide al la adreso indikita dum la pago.
LF agos laŭ siaj ebloj por ke la varo atingu ĝustatempe la Klienton. Kaze de malfruo, la Kliento ne rajtas postuli repagon aŭ kompenson.
Post la livero de la mendo, pri ŝtelo, damaĝo kaj aliaj similaj responsas la Kliento.

10. Difektita varo

Ĉiuj problemoj estas komunikendaj la saman tagon de la ricevo de la varo. Kaŝitaj difektoj estas komunikendaj tuj post la malkovro. Manke de plendo, la varon oni konsideros akceptita. Ĉiuj plendoj devas okazi nur tra la retadreso de LF (kulturservo@esperantio.net).

11. Informoj pri la varoj

Ĉiuj informoj pri la varoj proponitaj de LF estas ĝisdataj. Kaze ke la informoj sur la varo malsimilus al tiuj indikitaj en LF, la Kliento rajtas kompenson. Ĉiuj plendoj devas okazi nur tra la retadreso de LF (kulturservo@esperantio.net).

12. Teknikaj problemoj

LF ne responsas pri la konstanta kaj senpaŭza funkciado de la retejo. Pri teknikaj problemoj dum la pagproceso, ekster la paĝo de LF, bonvolu referenci al la klienta servo de la koncerna pagprovizanto.

13. Klienta servo

La klienta servo de LF provizas informojn kaj personan asistadon kaze de demandoj, problemoj, plendoj rilate la servojn de LF.

Société coopérative de Literatura Foiro LF-koop
Kooperativo de Literatura Foiro
Chemin des Postiers 27, 2300 La Chaux-de-Fonds
Svislando / Suisse
Retadreso: lf-koop@esperantio.net

Klienta servo: Esperanta Kulturservo
Retadreso: kulturservo@esperantio.net

Eblas kontakti nin ankaŭ tra la formularo funde de la paĝo, ĉe la sekcio Kontakto.

14. Rajtoj je uzado

La retejo kaj ĉiuj ĝiaj enhavoj, inkluzive de bildoj kaj tekstoj, estas posedaĵo de LF kaj estas protektataj per kopirajto, kun ĉiuj rajtoj rezervitaj krom alia indiko. La uzado de ĉiu enhavo, krom alia indiko laŭ TKK, estas malpermesata manke de skriba permeso de LF. LF ekspluatos siajn rajtojn laŭ la maksimuma eblo permesita de la leĝo, inkluzive de juraj rimedoj.

15. Ĝeneralaj kondiĉoj

LF rajtas modifi kiam ajn la TKK. La TKK validaj dum la mendo aplikiĝas al la kontrakto inter LF kaj la Kliento. La oficiala lingvo de TKK estas esperanto.
Se kelkaj punktoj de TKK aspektas ambiguaj kaj/aŭ kontraŭdiraj, neaplikeblaj aŭ nevalidaj, tio ne influos la validecon de la ceteraj artikoloj.
La jena teksto estas redaktita kongrue al la svisa kodo.

Laste ĝisdatigita la 7an de majo 2026.