Text that says "literature for" in bold orange letters on a black background.

de 1970, fenestro al la esperanta kulturo

Abonu

n-ro 342 (aŭgusto 2026) publikigita!

*

n-ro 342 (aŭgusto 2026) publikigita! *

Legu tuj

Novaj eldonitaj verkoj de LF-koop!

Spite kaj sprite
CHF 17.99

Etel Zavadlav (2026), Spite kaj sprite, pp. 140.

Mi sciis ke Panjo ne plu amas paĉjon. Li estis nula homo, enkorpigita mizero. Li ne havis monon. Li ne ŝoforis. Li ne kapablis farbi la murojn memstare. Li estas magra kaj nervoza, ĉiam grumblanta. Panjo ne kaŝis ke ŝi ne amas lin. Tiam mi pensis ke Panjo nenion kaŝas. (p. 25)

La socia historio de la esperanta popolo
CHF 23.99

Giorgio Silfer (2026), La socia historio de la esperanta popolo, pp. 228.

En tiu ĉi verko, la historio de esperanto malfermiĝas kiel granda rakonto plejparte eŭropa, konsistanta el ideoj, pasioj, konfliktoj kaj mondperceptoj inter si ne ĉiam akordiĝantaj. De la zamenhofa projekto ĝis la indiĝenaj ideologioj de esperantismo (homaranismo, sennaciismo, mondfederisma varianto), pasante tra la krizoj, la skismoj, la reunuiĝoj kaj la figuroj donintaj formon al nia nuntempa popolo, la eseoj en tiu ĉi verko sekvas la fadenon de lingvo, kiu neniam estis nura komunikilo. Tra surprizaj epizodoj, memorindaj personecoj kaj eventoj preskaŭ romanecaj – kiel Esperantistujo, Amikejo aŭ Insulo de la Rozoj – la leganto eniras kulturan laboratorion kie interplektiĝas historio, politiko, religio kaj identeco.

En La socia historio de la esperanta popolo per siaj dudek du eseoj Giorgio Silfer invitas rigardi esperanton ne kiel simplan historian kuriozaĵon, sed kiel la posedaĵon de vivanta popolo, kiu ĉirkaŭ ĝi kreis kulturon, historion kaj identecon.

Vidu pli ĉe nia libroservo!

Helvetia Esperanto-Domo
Redaktejo de LF-koop
La Chaux-de-Fonds, Svislando

Ioma verkemo?

Sendu vian kontribuon!

Regularo de LF

1) Ĉiuj verkoj senditaj al LF estas ekskluzivaj, nome la aŭtoro ne jam aperigis ilin aliloke kaj ne rajtas aperigi ilin krom post interkonsento kun LF-koop;

2) recenzoj aperintaj en LF estas publike konsulteblaj unu jaron post la publikigo, krom malkonsento de la aŭtoro;

3) la revuo rezervas al si la rajton interveni pri artikolo gramatike (seninforme) kaj stile (interkonsente kun la aŭtoro), eventuale kun modifo de la titolo;

4) artikolo povas aperi je publika aliro (open access) se la aŭtoro petas tion;

5) alsendante kontribuon vi akceptas ke via artikolo (per sia DOI-numero) estu registrita kaj serĉebla en la datumbazoj OpenAIRE, EBSCO kaj Zenodo;

6) en okazo de akcepto, submetante artikolon vi aŭtomate cedas ĝiajn rajtojn al LF-koop.

Pliaj helpiloj por la verkado legeblas ĉe la Verkprinciparo.

(laste modifita: 01.06.26)

Opinioj pri ni

  • Mi legas Literatura Foiro, ĉar tra ĝiaj paĝoj blovas venteto de liberpensa originaleco, kiu maloftas en la Esperantlingva gazetaro.

    • Michel Duc Goninaz – ĉefredaktoro de Plena Ilustrita Vortaro (eld. 2002, 2005)

  • Mi legas Literatura Foiro, ĉar mi ja kredas ke konscia aktivulo por la lingvo ne rajtas neglekti ĝian literaturon: reciproke interagas literaturo kaj la Esperanto-movado.

    • Humphrey Tonkin – prezidinto de TEJO kaj UEA, fondinto kaj unua redaktoro de Kontakto

  • Literatura Foiro estas por mi pordo al alia mondo, la internacia literaturo.

    • István Nemere – trifoje gajninto de “La Verko de la Jaro” kaj iama prezidanto de Esperanta PEN-Centro.

  • Ekde sia naskiĝo la regula kaj ŝatata vizito de Literatura Foiro vigligas mian rigardon al la esperanta aventuro beletra.

    • Claude Gacond – fondinto de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI) kaj kunfondinto de Kultura Centro Esperantista (KCE)

  • Mi legas Literatura Foiro por plifirmigi mian intelektan ligon al esperanta kulturo, trovante en ĝi plurflankan estetikan kontentigon.

    • Fabrizio Pennacchietti – iama profesoro pri esperanto en la Universitato de Torino kaj prezidanto de Itala Instituto de Esperanto.

  • Mi daŭre abonas Literatura Foiro pro tio, ke ĝi enhavas kutime sufiĉe da bonkvalitaj artikoloj, kiujn mi kun profito legas.

    • Trevor Steele – esperantlingva verkisto kaj iama Ĝenerala Direktoro de UEA

  • Mi legas Literatura Foiro, ĉar ĝi donas panoramon pri nia literaturo, kaj al nia literaturistoj atentan publikon.

    • Claude Piron – interpretisto, psikologo, aŭtoro de La bona lingvo (1989)

  • Mi legas Literatura Foiro, ĉar ĝi estas la oficiala daŭriganto de Norda Prismo. Kaj kun plena merito.

    • Vilho Setälä – ĉefa gvidinto de la E-movado en Finnlando kaj prezidinto de ties landa asocio

  • Mi legas Literatura Foiro, ne ĉar ĝi estas esperantista gazeto, sed ja kultura revuo en esperanto. Kaj tio jam klarigas multon.

    • Jacques Le Puil – ĉefredaktoro de La KancerKliniko kaj de Grand Dictionnaire Français-Espéranto.

  • Kial mi legas Literatura Foiro? Unue, ĉar ĝi estas foiro, kaj en foiro oni amuziĝas. Due, ĉar ĝi estas literatura. Estas litera turo. Kaj litera turo estas granda parto de mia vivo.

    • André Cherpillod – lingvisto, gramatikisto kaj volapukologo.

  • Mi legas plej volonte, kaj serĉas en la kajero, artikolojn pri literatur- aŭ kultur-historio (speciale pri esperanta literaturo kaj kulturo), kaj verkojn de novaj aŭtoroj. Tio ĝenerale interesas min, kaj indas indiki, ke la kunlaborantoj kaj kontribuantoj de Literatura Foiro, en tiuj fakoj, estas elstare kompetentaj kaj riĉigaj por homo, kia mi estas, kiu pleje okupiĝas pri natursciencoj en sia vivo.

    • Tazio Carlevaro – psikiatro, esperantologo kaj kunaŭtoro de Esperanto en Perspektivo (1974).

  • Mi legas Literatura Foiro, ĉar ĝi naskiĝis kiel organo de la itala skolo, sed iĝis ankaŭ la nura kerno por la tuta Esperanta literaturo.

    • Clelia Conterno – esperantlingva verkistino, patrolanino, dufoje gajninta la Belartajn Konkursojn.

Kunlaboroj kaj partnerecoj