Gaston Waringhien (1992), Li por ni, pp. 30.
Kelkaj riproĉis al Plena Gramatiko, ke oni miksis priskribon kun preskribo de la lingvo. Ĉu vi konsideris tiun rimarkon, okaze de Plena Analiza Gramatiko?
Mi fariĝis pli atenta pri tiu aspekto, sed Kalocsay ne ĉiam respondis al miaj atentigoj. Pri tiu mikso kulpis ni du, en nia komuna deziro liveri definitivajn solvojn al la diversaj demandoj; kio estis kvazaŭ la entuziasmo de pioniroj (p. 13).
Eli Urbanová, Giorgio Silfer (1989), Debato pri la «Praga skolo», pp. 59.
Iu germanlingva aŭtoro de la 18a jarcento foje konstatis, ke grandaj verkistoj konkeras pli facile laŭdojn ol legitecon de siaj verkoj. La samon oni povas konstati koncerne al Kalocsay: kvankam li certe apartenas al la personoj, kiuj en decida grado influis la evoluon de nia lingvo, liaj verkoj restas nelegataj de la vasta esperantista publiko.
La kaŭzoj de tiu nekonateco estas pluraj, nur unu mi ŝatus prilumi en mia referaĵo: lian sintenon al neologismoj (p. 5).
Giorgio Silfer (1983), Enkonduko al literatura kritiko, pp. 52.
Estas evidente ke la mondkoncepto de Zamenhof plej profunde karakterizis E-on. Ke ekzemple de kombi li derivis kombilo, sed de broso brosi, estas facile klarigeble ĉar li estis ruslingva. Kaj ankaŭ en la esprimoj tipaj de E-o rekoneblas la zamenhofa pensmaniero, ĉi-foje ne rusa, sed juda. En E-o la glaso estas duone plena, kaj ne duone malplena, kiel en la plejparto de la eŭropaj lingvoj (aliaj, ne hindeŭropaj, uzas apartan adjektivon, kiel la finna). Tiu ĉi banala frazo enhavas tutan manieron koncepti la realon kaj bazan stileron.
Se la medio influas la individuon, tamen plej gravas la kromosomoj; facile estas rekoni la naciajn alportojn de la E-a literaturo, ege pli komplike trovi proprajn ecojn... (p. 48).
István Szerdahelyi (1974), Vorto kaj vortelemento en Esperanto, pp. 15.
Se, kiel Szerdahelyi asertas, la morfemoj ne havas gramatikan karakteron, kiel li povas klarigi, ke el la morfemoj bros kaj bala oni devenigas broso kaj balailo, kaj ne inverse; ke el la morfemoj hak kaj hok oni devenigas hakilo sed hoko, kaj ne inverse?
Tiel longe, kiel d-ro Szerdahelyi ne estos klariginta kial tiuj paralelaj morfemoj postulas jen simplan finaĵon, jen sufikson, kaj ne lasas al la parolanto alian elekton, li ne rajtas – substrekita de mi, Sz. – aserti, ke li science priskribis la aktualan uzadon de nia lingvo (p. 5).
No results match your search. Try removing a few filters.