Antonio Tabucchi (2024), Asertas Pereira, trad. Perla Martinelli, pp. 144.
Aŭskultu min bone, Pereira, diris Silva, ĉu vi ankoraŭ kredas je la publika opinio? nu, la publika opinio estas truko inventita de la anglosaksoj, jes la angloj kaj la usonanoj, estas ili kiuj nin kovras per merdo, pardonu la esprimon, per tiu ideo de la publika opinio, ni neniam havis ilian politikan sistemon, ne havas iliajn tradiciojn, ne scias kio estas la trade unions, ni estas homoj de la sudo, Pereira, kaj obeas tiun kiu plej laŭte krias, tiun kiu komandas (p. 46).
Samuel Beckett (2021), Finalo de partio, trad. tradukrondo de KCE, pp. 64.
Iu anglo, urĝe bezonante striitan pantalonon por la Novjaraj festoj, vizitas sian tajloron, kiu lin mezuras tiucele. "Jen farite. Revenu post kvar tagoj. Ĉio pretos". Bone. Kvar tagojn poste: "Sorry, revenu post ok tagoj, mi eraris pri la fundaĵo". Nu bone, la fundaĵo, ja ne estas facile. Ok tagojn poste: "Mi bedaŭras, revenu post dek tagoj, mi fiaskis ĉe la pantalonforko". Nu bone, konsentite, ke la forko, estas tikle. Dek tagojn poste: "Mi forte bedaŭras, revenu post dekkvin tagoj, mi misis ĉe la fendo". Bone, efektive, bela fendo, faka tasko. Mi ĝin rakontas malbone. Pli kaj pli malbone mi ĝin rakontas. Nu, finfine, unu tagon post la alia, oni alvenas al la Palmofesto kaj li fuŝas la butontruojn... "Goddamn, sir, ne!, vere ne decas, devas esti limo! Ene de ses tago, komprenu, ses tagoj, Dio kreis la mondon. Jes, sinjoro, tiel estas, sinjoro, la MONDON! Kaj vi, vi eĉ ne lertaĉis fari por mi pantalonon dum tri monatoj!" "Sed, milord! Milord! Rigardu la mondon... kaj rigardu mian PANTALONON!" (p. 22).
Ernst Jünger (2006), Sur la marmorklifoj, trad. Bertil Nilsson, pp. 127.
Ĉiuj konas tiun sovaĝan melankolion, kiu nin kaptas ĉe la memoro pri tempoj pli feliĉaj. Kiel nerevokeble for ili estas, kaj ni estas pli senindulge disigitaj de ili ol per iaj distancoj. Ankaŭ, aperas la bildoj pli loge en la rebrilo; ni pensas pri ili kiel la korpo de mortinta amatino ripozanta profunde en la tero kaj nin pleniganta per tremo simile al dezerta miraĝo de pli alta kaj pli spirita pompo. Ree kaj ree niaj sopiroplenaj revoj provas veki la pasintecon en ĉiu ĝia ero. Tiam povas ŝajni, kvazaŭ ni ne plenigis la mezuron de amo kaj vivo ĝisrande, sed neniu pento povas kompensi la neglektitan. Ho, se tiu sento povus fariĝi al ni instruo por ĉiu momento de feliĉo! (p. 7).
Giovanni Boccaccio (1995), Dekamerono. Unuaj tri tagoj, trad. Gaston Waringhien, Perla Martinelli, pp. 320.
Sen plua parolado, ĉar jam ekbatis noktomezo, ili direktiĝis al la katedralo, tien tre facile eniris, kaj serĉis la tombon, kiu estis marmora kaj tre granda; per siaj ferstangoj ili levis la pezegan fermoplaton, tiom, ke unu homo povu sin enŝovi, kaj metis sub ĝin apogstangon.
Kiam tio estis farita, unu diris: «Kiu eniros?»
«Ne mi», respondis la alia.
«Ankaŭ mi ne», rediris la unua, «sed eniru Andreĉjo».
«Tion mi ne faros», diris Andreĉjo.
Tiam ambaŭ turnis sin al li kaj diris: «Kiel, vi ne eniros? Per la kredo al Dio, se vi ne eniros, ni tiom forte batos vin sur la kapon per unu el ĉi tiuj ferstangoj, ke ni faligos vin morta!»
Andreĉjo eniris (p. 134).
Marc A. Rorhbach (1994), Paco en ŝtormo, tradukis JEAN-amikaro, pp. 157.
La mondo senĉese dividiĝas, limoj kaj kurtenoj el oro, fero aŭ tero apartigas popolojn kaj naciojn. Klasoj, profitoj kaj ideologioj ne plu organizas la homan vivon laŭ rilatoj validaj, sed malproksimigas la homojn unuj de la aliaj. La ekonomiaj kaj politikaj reguloj, sur kiuj oni iam kredis, ke oni povos sin apogi, iĝas senefikaj. Antaŭ tiu fakto kreskas maltrankvilo, ĉar ĉiu kulpigas sian najbaron, ke li minacis lin, dum la homoj de nun vivas sur tero komuna por ĉiuj (p. 118).
Joachim Giessner (red.) (1981), La verda relo, pp. 66.
Estiĝis homo. Li vivis kelkdek jarojn kaj dum ĉi tiu tempo li tiom deziris, tiom suferis, ke la morta mondo ne ekkonus tion dum la tuta eterneco. Postkurante unu deziron, li trovis milojn da diversaj. Forkurante de unu sufero li enfalis en la aliajn kaj tiom eksentis, tiom pripensis, tiom ensorbis da senkonsciaj fortoj, ke fine li vekis kontraŭ si la tutan naturon (p. 53).
Burhan Sönmez (2025), Istanbul’ Istanbulo, trad. Vasil Kadifeli, pp. 265
Tiuvespere mi denove iris al la malnova puto. Estis puto en la korto de nia domo ĉe la najbarejo de Menekŝe, kie mi pasigis mian infanecon. Kiam mi estis sola, mi kuŝis ĉe la buŝo de la puto kaj rigardis la mallumon en la fundo. Mi neniam rimarkis ke la tago finiĝis, kaj ke estis alia mondo ekster la profundeco de la puto. La mallumo en ĝi estis trankvila, ĝi estis sankta. Mi kutimis ebriiĝi per tiu odoro de humideco, kaj mia kapo turniĝis pro plezuro. Kiam iu komparis mian aspekton kun tiu de mia patro, kiun mi neniam vidis, aŭ kiam foje mia patrino vokis min Kamil, per la nomo de mia patro, anstataŭ Kamo, mi kutimis kuri ĝis la puto senspire. Dum mi enspiris aeron en miajn pulmojn tra la mallumo, mi forte etendis mian kapon en la puton kaj revis plonĝi en ĝian fundon. (p. 22)
No results match your search. Try removing a few filters.