de 1970, fenestro al la esperanta kulturo
n-ro 341 (junio 2026) publikigita!
*
n-ro 341 (junio 2026) publikigita! *
-
Literatura Foiro estas dumonata kultura revuo en esperanto, la plej longe kaj senpaŭze aperanta en la historio de la esperanta literaturo.
La revuo gastigas precipe beletron, sed plie muzikon, teatron, kinon, sociologion, lingvistikon, kulturpolitikon, bildliteraturon, filozofion, esperantologion, leksikografion, recenzojn kaj intervjuojn.
Legu pli ĉe Pri ni.
-
LF estas unu el la plej gravaj kaj konstantaj voĉoj en esperanto, ĉar ĝi rolas ne nur kiel simple beletra kaj kultura revuo, sed precipe kiel vivanta arkivo de la esperanta kulturo, kontribuante al ĝia disfloro kaj konsciigo ĉe la esperantistoj.
Kiel organo de Esperanta PEN-Centro ekde 1991, LF kunigas literaturon kaj internacian kulturan engaĝon. Ĝia ĉeesto en la Interreto kaj ĝia historia arkivo en nia retejo atestas ĝian mision: pli ol 17.000-paĝa stoko de tekstoj, ideoj, aŭtoroj kaj memoroj je plena dispono de ĝiaj abonantoj.
Se vi serĉas revuon kiu kunigas literaturon, kulturon kaj historian konscion pri esperanto, LF estas via revuo. Bonvenon!
Legu pli ĉe La raŭma vojo -
Literatura Foiro eldonas je ĉiu dua monato 64-paĝan paperan revuon, kiun la abonantoj ricevas hejme. Per tiu ĉi retejo, vi povas ankaŭ legi ĝin virtuale, kune kun la tuta kolekto, ekde 1970 ĝis la plej lasta numero.
-
Abonoj eblas dum la tuta jaro. Vi povas uzi la abonilon de tiu ĉi retejo kaj ricevi tujan aliron al la kolekto de LF.
Se vi havas lokan peranton aŭ profitas specialan rabaton, tiam ni invitas vin kontakti kulturservo@esperantio.net. Post tio, vi ricevos indikojn, kiel aliri la retan kolekton.
-
Se vi estas jam abonanto de LF, ni invitas vin krei konton en la retejo por profiti la rajtojn de via abono. Kreinte la konton, bonvolu kontakti kulturservo@esperantio.net indikante viajn personajn datumojn por ke ni aktivigu vian abonrajton.
Helvetia Esperanto-Domo
Redaktejo de LF-koop
La Chaux-de-Fonds, Svislando
Ioma verkemo?
Ĉu vi volas publikigi artikolon, desegnon, foton aŭ verkon?
Ni akceptas ĉiujn tekstojn: eseoj, prozaĵoj, poemoj, intervjuoj, recenzoj, kaj tiel plu.
Bonvolu plenigi la formularon kaj ne forgesu konsulti nian verkprinciparon!
Regularo de LF
1) Ĉiuj verkoj senditaj al LF estas ekskluzivaj, nome la aŭtoro ne jam aperigis ilin aliloke kaj ne rajtas aperigi ilin krom post interkonsento kun LF-koop;
2) recenzoj aperintaj en LF estas publike konsulteblaj unu jaron post la publikigo, krom malkonsento de la aŭtoro;
3) la revuo rezervas al si la rajton interveni pri artikolo gramatike (seninforme) kaj stile (interkonsente kun la aŭtoro), eventuale kun modifo de la titolo;
4) artikolo povas aperi je publika aliro (open access) se la aŭtoro argumente petas tion, interkonsente kun la redakcio;
5) per la alsendo de kontribuo vi akceptas ke via artikolo (per sia DOI-numero) estu registrita kaj serĉebla en la datumbazoj OpenAIRE, EBSCO kaj Zenodo;
6) en okazo de akcepto, submetante artikolon vi aŭtomate cedas ĝiajn rajtojn al LF-koop.
Pliaj helpiloj por la verkado legeblas ĉe la Verk-principaro.
Opinioj pri ni

