Tiu ĉi verko temas pri la kalvaria vojo, tio estas la turmenta irado de Jesuo al monto Kalvario apud Jerusalemo sur kiu li estos krucumita. Ĝi prezentas tipe romkatolikan tradicion ilustri tiun vojon per dek kvar etapoj aŭ stacioj. Ĝin akompanas serio de bildoj pentritaj en 1948 kaj 1949 de la elzasa artisto René Kuder por la fama preĝejo Sankta-Magdalena en Strasburgo.
Al ĉiuj dek kvar stacioj Benoît Philippe dediĉis po unu kvarlinia strofo en esperanto kaj en la germana kiu rakontas la ilustritan scenon. La originalojn tradukis al la elzasa kaj al la franca Joseph Schmittbiel. La kvarlingva libro taŭgas ne nur por romkatolikaj kaj aliaj kristanaj homoj sed ankaŭ por tiuj kiuj volas pli bone kompreni gravan romkatolikan tradicion.