Kara leganto…
…bonvenon en LF-arkivo, la storejo de ĉiuj publikaĵoj de “La Patrolo”, Librofako de Literatura Foiro kaj LF-koop, inkluzive de periodaĵoj kaj eldonejoj kies kopirajtojn la kooperativo heredis aŭ aĉetis dum la jaroj (Norda Prismo kaj Heroldo de Esperanto).
Kiel konsulti ĉi tiun arkivon?
Ĝi konsistas el pluraj sekcioj, la plej ampleksa estas Literatura Foiro – entute pli ol 17.000 paĝoj. Pri la skanado de LF ni dankas la kunlaboremon de Bitarkivo kaj aparte de Ivan García, kiu bitigis la plejmulton.
La diversaj sekcioj ĉi-sube gvidos vin al la dezirata subarkivo. LF-arkivo estas konstante ĝisdatigata per la enmeto de novaj periodaĵoj, tial ni invitas vin viziti la paĝon de tempo al tempo por trovi novajn aldonojn kaj monitori la evoluon de nia laboro sekvante la paĝon de LF ĉe Instagramo (@literaturafoiro).
LF-ARKIVO
Fondita en 1970 de la literatura rondo “La Patrolo”, Literatura Foiro estas ankoraŭ nuntempe la plej grava kaj longdaŭra kultura revuo en esperanto. Oficiala daŭriganto de Norda Prismo kaj organo de Esperanta PEN-Centro, dum la jardekoj ĝi fariĝis ĉefa voĉtubo de raŭmismo kaj kultura forumo malfermita al ĉiuj tendencoj artaj, literaturaj kaj kulturpolitikaj ene de la esperantlingva komunumo.
Fondita en 1981 de LF-koop, Planlingvistiko estis scienca revuo je trimonata kadenco pri lingvistiko, esperantologio kaj planlingvistiko. Ĉefredaktoroj: Jouko Lindstedt (1981-1982), György Nanovfszky (1983-1986). La n-ro 0 de la revuo, 16-paĝa, aperis kiel suplemento al Literatura Foiro n-ro 70, kun inaŭguraj salutoj de Gaston Waringhien kaj Tazio Carlevaro. La revuo ĉesis en 1986.
Fondita en 2005, Femina tuj montris sian gvidlinion per la subtitolo: revuo en esperanto ne nur por virinoj. Fakte, kvankam ĝi naskiĝis ĝuste por valorigi la esperantistinojn, ĝi libere traktis ĉiujn indajn temojn, sen ideologiaj bremsoj.
La grandformatan revuon, eldonitan de LF-koop, ĉefredaktoris en 2005 Agneta Emanuelsson kaj de 2006 ĝis ĝia ĉeso en 2015 Perla Martinelli.
Esperanta Songazeto estas la unua aŭda arkivo en esperanto. Ĝi estis lanĉita de LF-koop en 1983, kaj ĝis 1998 aperis en dek du apartaj numeroj, en formo de 60-minutaj kasedoj. Ĝi celas konservi rarajn sondokumentojn (ekz. la voĉojn de Kalocsay, Baghy, Privat, Schwartz ktp, prelege aŭ intervjue), enkonduki muzikajn gastojn (ofte kantistojn aŭ ensemblojn), evoluigi radiofonian teatron, proponi rimedon ankaŭ didaktike uzeblan (pro la modela elparolo).
En LF-arkivo vi povos aŭskulti la enhavojn de la kasedoj pere de via komputilo kaj novajn epizodojn nuntempe registrataj kiel podkastoj.
Norda Prismo prezentas sin en la unua numero: Resume ni estas norda, progresa, observa, kritika, kultura, socia, literatura organo. Ĝi estis dumonata kultura revuo en esperanto, kiu aperis de 1955 ĝis 1975. La fondinto kaj unua redaktoro de la gazeto estis Ferenc Szilágyi. Norda Prismo estis, kune kun La Nica Literatura Revuo, la plej grava kultura revuo en esperanto tuj post la dua mondmilito.
La eldonado ĉesis en 1975, tiam kaj la abonantaron kaj la kulturan heredaĵon transprenis Literatura Foiro.
Informa gazeto pri la esperanta mondo, fondita de Teo Jung en Kolonjo, 1920 (sub la nomo Esperanto triumfonta). Relative antagonisma kaj al UEA kaj al la laborista movado, Heroldo de Esperanto (HdE) subtenis la atistojn en la povokonflikto, kamuflita per lingva demando, konata kiel la ata/ita-batalo. La sintenado kontraŭa al UEA aperis plej evidente post la transpreno de la redaktora stirilo fare de Ada Sikorska en 1962. Ĝi fariĝis la opozicia gazeto, konstante batalanta kontraŭ Ivo Lapenna, ĝis lia retiriĝo en 1974. Poste la gazeto subtenis la novan reĝimon en UEA, tamen ree kritika kontraŭ la “burokrata aparato”. En 1996 la eldonejo kaj periodaĵo estis venditaj, kun la riĉa librostoko, al LF-koop.