Redakcio

Perla Martinelli

Ĉefredaktoro

Naskita en Italio (1938), E-Civitano, vivis en Finnlando, Hispanio, Svislando. Doktoro pri eksterlandaj literaturoj, eksa sekretario de Akademio de Esperanto, daŭra kunlaboranto de Literatura Foiro.

Alessio Giordano

Vicĉefredaktoro

Naskita en Molizo, Italio (1997) kaj edukita en la itala, doktoro pri filozofio (2019) kaj lingvistiko (2022). Publicisto, honora redaktoro de Il Chiasmo, magazino de Itala Enciklopedio Treccani, ekde 2022 ano de Esperanta PEN-Centro.

Marie-France Conde Rey

Redaktoro pri kino, femin- kaj infanpaĝoj

Naskita en 1946, ŝi karieris en speciala edukado kaj okupiĝis pri feminisma movado, porinfana literaturo, tradukarto kaj poezio.
Ŝi kontribuas al Literatura Foiro de pli ol dudek jaroj, kaj ŝi estis prezidanto de Feminisma Esperanto-Movado dum deko da jaroj. 

Carlo Minnaja

Redaktoro pri recenzoj

Doktoro pri matematikaj sciencoj kaj poste ankaŭ pri historio, nun emerita esploristo ĉe la universitato de Padovo, li estis profesoro pri matematikaj fakoj ĉe la sama universitato, ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino, ĉe la ŝtata universitato “Lucian Blaga” en Sibiu (RO) kaj vizitprofesoro ĉe la Politekniko de ŝtato Virginia (Usono). En esperanton li aperigis ĉirkaŭ 200 tradukojn el diversaj lingvoj kaj dialektoj. Aŭtoro de la plej granda itala-esperanta vortaro (CoEdEs, 1996). Iama ĝenerala sekretario kaj vicprezidanto de TEJO, prezidanto de la Itala Esperantista Junularo, direktoro de la Itala Esperanto-Instituto, li estas ekde 1973 membro de la Akademio de Esperanto kaj estro de ĝia komisiono pri historio; membro ankaŭ de la Akademio Literatura de Esperanto. En 1990 li estis distingita per la "Premio de la Kulturo" de la itala Ĉefministro.

Fernando Pita

Redaktoro pri lingvistiko

Brazilano, 52-jara, esperantisto ekde 1984. Li bakalaŭriĝis pri la portugala kaj hispana lingvoj, magistriĝis pri hispanlingvaj literaturoj kaj latina lingvo, doktoriĝis pri la latina ĉe UFRJ (Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro, 2010) kaj nun li estas profesoro je la sama fako ĉe UERJ (Universitato de Ŝtato de Rio-de-Ĵanejro). Li membras en la Brazila Akademio de Filologio, kie li okupas la seĝon n-ro 39. Li konkludis la Interlingvistikajn Studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano (Pollando), en la jaro 2017. Ekde la jaro 2015 li dediĉas parton de sia tempo al la eldonado de libroj en esperanto kaj en 2022 aperis lia traduko al Cours de linguistique générale de Ferdinand de Saussure, eldonita de LF-koop. Paralele al tio, li ankaŭ verkis diversajn recenzojn kaj artikolojn, publikigitajn en diversaj esperantaj periodaĵoj: Literatura Foiro, Rio Esperantista, Brazila Esperantisto, Esperanto, Beletra Almanako, Monato, ktp.

Giorgio Silfer

Redaktoro pri teatro kaj historio

Naskiĝis en Milano (1949). Eklernis esperanton en 1965. En 1967 diplomiĝis kiel baz-lerneja pedagogo kaj esperanto-instruisto. Komence pedagogo kaj poste andragogo, en 1982 preferis la profesion de organiza konsilisto. Doktoro pri modernaj lingvoj kaj literaturoj (1981), doktoro pri beletristiko (1986), akademia fakulo pri interlingvistiko kaj esperantologio (2003), universitata gastprofesoro. Aŭtoro de tri poemaroj, dudek teatraĵoj, antologio, romano, diversaj literatursciencaj kaj interlingvistikaj verkoj. Publicisto, interalie ĉefredaktoro de Literatura Foiro (1970-1980). Kunfondinto de Esperanta PEN-Centro (1991), danke al kiu esperanto estis agnoskita oficiale kiel literatura lingvo ekde 1993.