Redakcio
Perla Martinelli
Ĉefredaktoro
Naskiĝis la 30an de junio 1938, italdevena, ŝi estas esperantisto de post 1952, publicisto kaj vicprezidanto de LF-koop por la mandato (2024-2026). Ŝi aktivis ekde 1972 en la medio "La Patrolo", kaj en 1980 transprenis la ĉefredaktadon de Literatura Foiro. Lasinte la stirilon de la revuo al Ljubomir Trifonĉovski, en 1997 ŝi iĝis ĉefredaktoro de Heroldo de Esperanto dum kvindek numeroj, kaj de 2006 ĝis 2015 ĉefredaktis Femina. Kun Gaston Waringhien ŝi tradukis la unuajn tri tagojn de Dekamerono de Giovanni Boccaccio. Akademiano de Esperanto ekde 1988, ŝi estis elektita ĝenerala sekretario de la Akademio en 1996: ĝis nun la sola virino kiu okupis estraran postenon en la lingva institucio. Ŝi partoprenis en la fondo de pluraj gravaj iniciatoj, interalie la Esperanta PEN-Centro, kies akcepton ĉe PEN Internacia ŝi atingis en 1993 kiel delegito ĉe la tiama Mondkongreso en Santiago de Kampustelo.
Alessio Giordano
Vicĉefredaktoro
Naskita en Termoli, Italio (1997), medio ĉirkaŭata de minoritatoj slavaj kaj albanaj, mi estis edukita en la loka idiomo, latinida lingvo karakterizita plejparte de maristaj esprimoj kaj aparta fonologio pro turka influo. Mi eklernis la italan dum la baza lernejo kaj, ne sufiĉe trempita en minoritataj veprejoj, en 2018 mi iĝis esperantisto.
Mi bakalaŭriĝis pri filozofio (2019) per disertaĵo koncerne la historion de la gramatikaj studoj pri ergativeco en la kartvelaj lingvoj, poste daŭrigis mian akademian karieron per magistriĝo pri lingvistiko (2022), kies fina laboro pritraktis lingvopolitikon kaj lingvoplanadon en la ciskaŭkaza Osetio. Pro miaj polimorfaj interesoj, mi laboris unu jaron kiel arĥivisto ĉe Biblioteko Ghislieri, en Pavia, kie dum du jaroj mi estis ankaŭ dungita profesoro pri "Esperantaj lingvo kaj kulturo" en la koncerna universitata kolegio. Post kvinjara konstanta redaktado de Il Chiasmo, kultura gazeto de Itala Enciklopedio Treccani, mi estis regalita per la titolo de honora redaktoro, kaj en 2020 mi eniris la skipon de Literatura Foiro. Du jarojn poste mi estis akceptita de Esperanta PEN-Centro kiel eseisto kaj aŭtoro de pli ol sepdek artikoloj, parte esperantlingvaj, sed ankaŭ en la itala, angla, franca, rusa kaj kartvela.
Malgraŭ miaj kolateralaj aspiroj, plejparto de la eroj kiuj koloras mian personan mozaikon estas verdnuancaj, kaj je certa punkto mi devis agnoski al mi mem ke kaj esperanto kaj la esperanta kulturo tiom multe trapenetris mian vivon, ke ili reprezentas fundamentan parton de mia identeco.
Carlo Minnaja
Redaktoro (recenzoj)
Doktoro pri matematikaj sciencoj kaj poste ankaŭ magistro pri historio, nun esploristo "senior" ĉe la universitato de Padovo, li estis profesoro pri matematikaj fakoj ĉe la sama universitato, ĉe la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino, honora profesoro ĉe la ŝtata universitato “Lucian Blaga” en Sibiu (RO) kaj vizitprofesoro ĉe la Politekniko de ŝtato Virginia (Usono). Juĝanto pri sciencpopularigaj verkoj kaj recenzanto de historiaj kaj literaturaj verkoj en la itala. En esperanton li aperigis ĉirkaŭ 200 tradukojn el diversaj lingvoj kaj dialektoj. Aŭtoro de la plej granda itala-esperanta vortaro (CoEdEs, 1996) kaj de verkoj en la itala pri esperanto. Iama ĝenerala sekretario kaj vicprezidanto de TEJO, prezidanto de la Itala Esperantista Junularo, direktoro de la Itala Esperanto-Instituto, komitatano de Universala Esperanto-Asocio, li estas ekde 1973 membro de la Akademio de Esperanto kaj estro de ĝia komisiono pri historio; membro ankaŭ de la Akademio Literatura de Esperanto kaj de la itala kaj esperanta PEN-centroj. En 1990 li estis distingita per la "Premio de la Kulturo" de la itala Ĉefministro.
Fernando Pita
Redaktoro (lingvistiko)
Brazilano, esperantisto ekde 1984. Li bakalaŭriĝis pri la portugala kaj hispana lingvoj, magistriĝis pri hispanlingvaj literaturoj kaj latina lingvo, doktoriĝis pri la latina ĉe UFRJ (Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro, 2010) kaj nun li estas profesoro je la sama fako ĉe UERJ (Universitato de Ŝtato de Rio-de-Ĵanejro). Li membras en la Brazila Akademio de Filologio, kie li okupas la seĝon n-ro 39. Li konkludis la Interlingvistikajn Studojn ĉe la Universitato Adam Mickiewicz, en Poznano (Pollando), en la jaro 2017. Ekde la jaro 2015 li dediĉas parton de sia tempo al la eldonado de libroj en esperanto kaj en 2022 aperis lia traduko de Cours de linguistique générale de Ferdinand de Saussure, eldonita de LF-koop. Paralele al tio, li ankaŭ verkis diversajn recenzojn kaj artikolojn, publikigitajn en diversaj esperantaj periodaĵoj: Literatura Foiro, Rio Esperantista, Brazila Esperantisto, Esperanto, Beletra Almanako, Monato, ktp.
Giorgio Silfer
Redaktoro (teatro kaj historio)
Naskiĝis en Milano (1949). Eklernis esperanton en 1965. En 1967 diplomiĝis kiel baz-lerneja pedagogo kaj esperanto-instruisto. Komence pedagogo kaj poste andragogo, en 1982 preferis la profesion de organiza konsilisto. Doktoro pri modernaj lingvoj kaj literaturoj (1981), doktoro pri beletristiko (1986), akademia fakulo pri interlingvistiko kaj esperantologio (2003), universitata gastprofesoro. Aŭtoro de tri poemaroj, dudek teatraĵoj, antologio, romano, diversaj literatursciencaj kaj interlingvistikaj verkoj. Publicisto, interalie ĉefredaktoro de Literatura Foiro (1970-1980) kaj de Kontakto (1975-1977). Kunfondinto de Esperanta PEN-Centro (1991), danke al kiu esperanto estis agnoskita oficiale kiel literatura lingvo ekde 1993.