La itala periodo (1970-1975)


Carlo Minnaja, Giorgio Silfer (2015), Historio de la esperanta literaturo, LF-koop, La Chaux-de-Fonds, pp. 377-380. 


En majo 1969 Giorgio Silfer, Manuela Bottiglioni kaj Carlo Minnaja subskribas programan manifeston kiu fondas literaturan rondon La Patrolo, kies komenca celo estas krei embrion de itala skolo. Tuj estis invitita al la rondo la sanmarina civitano Nicolino Rossi (la alvokoj ankaŭ poste okazos nur tra ege pripensitaj invitoj), dum Bottiglioni rapide forfadas.

La iniciato povas ŝajni tro aŭdaca kaj orgojla, sed minimume, se ne la prestiĝo, almenaŭ la populareco en Italio estas certigita: Minnaja estas konata enlande kiel denaskulo en familio regule partoprenanta kongresojn, en TEJO li estis vicprezidanto (1961-63) kaj ĝenerala sekretario (1963-66), krome direktoro de Itala Esperanto-Instituto (1967-77) kaj eksa prezidanto de la Itala Esperantista Junularo (en 1973 li fariĝos membro de la Akademio, la unua denaskulo en ĝia historio); Rossi estis premiita ĉe Belartaj Konkursoj kaj publikigis poemojn en Norda Prismo.

Alvenas en 1970 Gaudenzio Pisoni kaj Clelia Conterno, en 1972 Gianluigi Gimelli kaj en 1975 Tazio Carlevaro, itallingvano el Tiĉino. La ĉefa motoro estas Giorgio Silfer, plumnomo (ekde 1973 notarie registrita kiel paralela nomo) de Valerio Ari, ĉe la fondiĝo diplomita elementa instruisto kaj poste dufoja doktoro.

Post timida provo per esperanto-rubriko en la itala gazeto Il meridionale italiano (La itala sudulo), en junio 1970 startas la revuo Literatura Foiro, regule daŭranta ĝis nun per dumonata ofteco kaj fariĝinta tiel nia plej longdaŭra literatura revuo. Kaj la nomo mem de la rondo kaj la nomo de la revuo ne montras apartan fantazion: ili estas simple tradukoj de nomoj de ĉesintaj revuoj iam gloraj en la itallingva panoramo.

La unua numero de Literatura Foiro estas nur 12-paĝa, larĝtipara, sed tuj ĝi montras intereson por aktualaĵoj, kion ĝi flegos ĝis nun.

La finna periodo (1976-1978)


Intervjuo de Claude Gacond al Giorgio Silfer, Svisa Radio Internacia, somero 1977. 


Claude Gacond: En niaj elsendoj ni ofte havas la okazon citi erojn el artikoloj aperintaj en Literatura Foiro. Ni hodiaŭ havas la honoron babili kun ĝia ĉefredaktoro, s-ro Giorgio Silfer, italo loĝanta en Finnlando, kie li estas instruisto pri esperanto kaj pri romanidaj lingvoj. Kiu estas laŭ vi la sekreto de tiu interesiĝo pri LF fare de la radioj?

Giorgio Silfer: Tiu interesiĝo estas alte taksata rekompenco por la longjara laboro kiun mi kaj la stabo de LF, ekde la redaktoroj ĝis la plej humilaj organizaj kunlaborantoj, plenumis. Ni povas sintezi ĉi tiun sukceson per la simpla devizo de LF, kiu volas esti revuo en esperanto kaj ne revuo esperantista. Ni celas doni la ekzemplon de gazeto, kiu servas al la starigo de kultura alternativo, sendepende de la esperanta subkulturo. Kvankam en strikta rilato kun esperantologio, kun la esperanto-literaturo, kun lingvistiko, kaj tiel plu. Evidente nia celo estas fari gazeton, kiu estu legebla kaj akceptebla kaj ŝatinda, eĉ se ĝi estus tradukita en nacian lingvon. Fari ion, kio morgaŭ povos esti enviata fare de nacilingvanoj al esperantlingvanoj.

Claude Gacond: Nuntempe unu el la tri redaktejoj de LF troviĝas en La Chaux-de-Fonds. Tio emfazas la kunlaboron, kiu ekzistas inter Kultura Centro Esperantista kaj Literatura Foiro. Ĉu vi povus paroli pri la interna strukturo de tiu ĉi internacia kultura revuo, kiu aperas tute regule jam la okan jaron, se mi ne eraras.

Giorgio Silfer: Vere, ni komencis en 1970, ĝuste en la monato junio, do ni festas nian okan datrevenon. Ĝis nun aperis 43 numeroj, do ni preterpasis la rekordon de nia grava antaŭulo, Nica Literatura Revuo. La strukturon de LF eble ni povas kompari al iu liliputa multnacia konzerno: nome ni havas tri redaktejojn, el kiuj la norda estas la ĉefredaktejo en Finnlando, dum la suda rolis kiel ĉefredaktejo antaŭ du jaroj en Milano, kaj en Svislando ni havas la okcidentan redaktejon. La gazeto estas administrata de konsilantaro, kies prezidanto estas sviso, d-ro Tazio Carlevaro, kaj de tiu administra konsilantaro dependas la ĉefredaktoro kaj la ceteraj kunlaborantoj. Finance LF estas tute memstara, nome ĝi vivas danke al la abonoj, danke al la reklamoj de neesperantistaj entreprenoj, ĉefe turismaj, kaj ankaŭ danke al la bonhavo de kelkaj paralelaj iniciatoj, kiel la librofako aŭ la literatura konkurso, ĉi-foje "Aŭtoro de la Jaro" kaj en la estonto "La Verko de la Jaro". Mi devas diri konklude, ke la Patrolo, tiu ĉi itala kerno, kiu estis la iniciatinto de Literatura Foiro, pli kaj pli akcelis la internaciiĝon de la revuo, kiu en sia administra konsilantaro nuntempe havas ankaŭ francojn, finnojn, nederlandanon, kaj en sia multnacia kunlaborantaro havas usonanojn, japanojn, kaj tiel plu.


La svisa periodo (1978-1984)


 

Stella Meester (2009), Literatura Foiro, en: "La Ondo de Esperanto", 181, p. 20. 


En La Chaux-de-Fonds, la 30an de majo 1980, dekkvino da personoj (patrolanoj kaj ne italaj kunlaborantoj de LF, ekzemple la grava finna agento Irma Heikkilä) fondas Kooperativon de Literatura Foiro (LF-koop), kies organo ĝis nun LF estas. Por la okazo, Giorgio Silfer lasas la stirilon de la redakcio, kiun ĝis la fino de 1995 ĉefredaktos Perla Martinelli, kaj ekde 1996 Ljubomir Trifonĉovski. Hodiaŭ LF estas presata en Bulgario, ĝia redaktado okazas diverslande kaj ĝi fariĝis ankaŭ la organo de Esperanta PEN-Centro.

Literatura Foiro estas kvazaŭa 360-grada belvidejo al la esperanta-kulturo. Se komence la panorama lorno situis ĉe la itala angulo, kaj la dua stativo estis lokita al la nordo, ekde la 1980aj LF komencas apliki raŭmismon en sia kulturpolitiko, kio perfekte kongruos kun la idealoj de la Ĉarto de PEN-Klubo Internacia. Tie esperanto estas akceptita kiel literatura lingvo en septembro 1993, danke al la klopodoj de la homoj ĉirkaŭ LF: unuavice Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, sed ankaŭ István Nemere, Tazio Carlevaro, Gaston Waringhien.

De tiu belvidejo la rigardo atingas trans beletro la kampojn de (plan)lingvistiko (interalie kun eminentaj kontribuoj de István Szerdahelyi), de historio kaj sociologio (kun la kontribuoj de la raŭma generacio, unuavice Jerzy Leyk, Jouko Lindstedt, Sándor Révész, Balázs Wacha, Walter Żelazny, plus Giorgio Silfer), de teatro, muziko kaj kino. Startante el neniam dementita itala radiko, LF sukcesis tra la jaroj arigi ĉirkaŭ si la grandan plejmulton de la esperanta inteligencio, kaj certe la plej eminentajn, eĉ se inter si konfliktajn, kiel Szerdahelyi kaj Waringhien.

Lingve, LF alprenis klaran pozicion kontraŭ la malaj ekstremismoj de la "praga skolo" kaj la "bona lingvo": kaj fakte nek Karolo Piĉ kaj Fernando Diego, nek Claude Piron kaj Corsetti-Löwenstein estis inter ĝiaj kutimaj aŭtoroj, sendepende de la tamen pozitivaj interpersonaj rilatoj, speciale kun Claude Piron. Socie, LF klare sin esprimis por la raŭmismo en Esperantio: kaj fakte la antiraŭmistoj, kiuj negas la efektivan ekziston de aŭtenta esperanto-kulturo, senkompromise asertatan jam de William Auld, ne situas inter ĝiaj kunlaborantoj. Politike, LF klare subtenas la batalojn de PEN Internacia, inkluzive de tiu pri la lingvaj rajtoj.


La plena transnacieco


Stella Meester (2009), Literatura Foiro, en: "La Ondo de Esperanto", 181, p. 20.

Jam de la unua itala periodo (1970-1975) estas rimarkindaj la strebo al aktualeco kaj la atento pri moderna grafiko. Krome necesas mencii la oftajn kontaktojn kun verkistoj neesperantlingvaj, el kiuj interalie ĝermos tre bonaj rilatoj kun la itala intelektularo dum la sekvaj jardekoj (ekzemple kun Umberto Eco kaj Mario Luzi, ambaŭ kandidatoj por la literatura Nobelo). En la finna periodo (1976-1978) en LF rimarkeblas la konkludo de la polemiko pri "la bros-problemo", inter Kálmán Kalocsay kaj István Szerdahelyi, pri la gramatika kategorieco de la radikoj, kaj la apogo al la kanzonistoj el la magia jaro 1977 (Gianfranco Molle, Olivier Tzaut, Johán Valano): pri la lasta ludas rolon ankaŭ la prestiĝo de la premio "La Verko de la Jaro", iniciatita ĝuste de LF tiuepoke. Interesa en tiuj jaroj estas ankaŭ la kunlaboro kun la redakcio de Kontakto.

En la unua svisa periodo (1978-1984) maturiĝas la kresko de la revuo al tuta eldonejo, unu el ĝiaj efikoj estas la portempa transdono de la interlingvistikaj paĝoj al la nova revuo Planlingvistiko, eldonita de LF-koop inter 1982 kaj 1986, sub la redaktado de Jouko Lindstedt (1982-1983) kaj poste de György Nanovfszky.

Dum la ĉefredaktado de Perla Martinelli, LF atingas tre altan nivelon grafike kaj enhave, ankaŭ danke al la evoluo de teknologio. Strategie tiam ĝi forte subtenas la sendependajn kulturcentrojn (LF-koop mem iniciatas unu el ili, La Kvinpetalon en 1985), kaj des pli intense la muzikan kulturon kaj la parolan kulturon.

La transnacieco de la revuo, kun ĉefaj alkroĉaj punktoj kaj okcidente (Italio, Svislando, Francio) kaj oriente (Hungario, Bulgario) kaj en Skandinavio, firmiĝas sub la ĉefredaktado de Ljubomir Trifonĉovski. Samtempe la enhavon eĉ pli influas la rilatado kun la verkistoj de PEN-Klubo Internacia. Rimarkinda estas la kresko de atento pri teatro kaj kino.

Konklude, konstanta karakterizo de LF estas ĝia elasta kongruo al tuta, multfaceta kultura cirkvito, kiu fine de la 1990aj trovas sistemecon en la Pakto por la Esperanta Civito. Enirinte sian kvinan jardekon, Literatura Foiro daŭre estas en la fokuso de la esperanta-kulturo, atestante ankaŭ (sed ne precipe) per siaj polemikoj, ke "alia Esperantio eblas".

Ĉefredaktoroj

Created with Sketch.

1970-1980         Giorgio Silfer
1980-1995         Perla Martinelli

1996-2013         Ljubomir Trifonĉovski

2014                   Carlo Minnaja
2015-2019         Zlatoje Martinov

2019-ĝis nun    Perla Martinelli

Kooperativo de Literatura Foiro

Created with Sketch.

Prezidanto: Marie-France Conde Rey
Vicprezidanto: Perla Martinelli
Sekretario: Anna Bartek
<[email protected]>

Esperanta PEN-Centro

Created with Sketch.

Prezidanto: Julian Modest
Vicprezidanto: Giorgio Silfer
Sekretario: Miroslava Kirova
<[email protected]>

El la letero al Antoni Kofman (28/05/1901)

Zamenhofa atesto pri la ekesto de neŭtrala esperanta popolo.

Internacia valora kulturo kaj kulturo en internacia lingvo (1976)

Artikolo de Giorgio Silfer aperinta en "Kontakto", n-ro 4.

Vivanta lingvo de vivanta diaspora komunumo (1978)

Kulturpolitika raporto de la administra konsilantaro de LF pri la jaro 1977.

De literatura rondo al transnacia kooperativo (1980)

Kulturpolitika raporto de la administra konsilantaro de LF pri la jaro 1979.

Manifesto de Raŭmo (1980)

Ĉi tiu dokumento ricevas la nomon de la urbo, en Finnlando, kie oni debatis, okaze de la 36a Internacia Junulara Kongreso (25/07 - 01/08/1980), temon "Esperanto en la 80aj jaroj: celoj kaj metodoj".

Transnacia redaktado en planlingvo (1994)

Prelego de la tiama ĉefredaktoro okaze de la 25-jariĝo de LF.

Komunikilo, arta perilo kaj identigilo (1995)

Kulturpolitika raporto de la ĝenerala Asembleo de LF-koop pri la jaro 1994.