Librofako

Laŭ kronologia vico, de la plej nova, ĉi tie vi trovos ĉiujn librojn eldonitajn
de Kooperativo de Literatura Foiro.
Eblos deŝuti kovrilojn, fragmentojn kaj enhavtabelojn aŭ aliajn enhavojn.
Por mendoj kaj pagoj bonvolu turni vin al nia Esperanta Kulturservo (konstruata).

Antonio Tabucchi, Asertas Pereira
tradukis Perla Martinelli, prefacis Paulo Sérgio Viana
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 2024

Aŭskultu min bone, Pereira, diris Silva, ĉu vi ankoraŭ kredas je la publika opinio? nu, la publika opinio estas truko inventita de la anglosaksoj, jes la angloj kaj la usonanoj, estas ili kiuj nin kovras per merdo, pardonu la esprimon, per tiu ideo de la publika opinio, ni neniam havis ilian politikan sistemon, ne havas iliajn tradiciojn, ne scias kio estas la trade unions, ni estas homoj de la sudo, Pereira, kaj obeas tiun kiu plej laŭte krias, tiun kiu komandas (p. 46).

Ferdinand de Saussure, Kurso de ĝenerala lingvistiko
tradukis Fernando Pita, prefacis Alessio Giordano
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 2022

Kiu kreas lingvon havas ĝin sub sia regado dum ĝi ne cirkulas; tamen, ekde la momento en kiu ĝi plenumas sian mision kaj fariĝas ĉies posedaĵo, ĝi eskapas kontrolon. Esperanto estas tiuspeca provo: se ĝi triumfos, ĉu ĝi eskapos el tiu fatala leĝo? Post la unua momento, la lingvo tre probable eniros en sian semiologian vivon; ĝi transdoniĝos laŭ leĝoj kiuj nenion komunan havas kun tiuj de pripensita kreado; kaj ĝi ne plu povos malantaŭen paŝi (p. 88).

Tihomir Lovriĉ, Nicolas Vanof, Esperantio vivas
Originala komikso
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Svislando 2022

Antaŭ kelkaj jaroj la Parlamento de Eŭropa Unio eldonis komikson por klarigi la funkciadon de la ĉefa instanco. Tio inspiris al la Kapitulo de la Esperanta Civito la ideon produkti similan albumon, nun en viaj manoj. Esperantio vivas fontas el la kunlaboro de du artistoj, kiuj libere kaj spontane klarigas kion ili komprenas pri la nova organiza modelo (senteritoria subjekto de internacia juro) proponita kaj praktikata de nia konsorcio, por la esperantlingva komunumo. Tihomir Lovriĉ kaj Nicolas Vanof kreis kune rakonton, kie vero kaj ver-ŝajno (pli ol verŝajno) praktike koincidas (el la kvara de kovrilo).

Samuel Beckett, Finalo de partio
tradukis la tradukrondo de Kultura Centro Esperantista (KCE)
prefacis Humphrey Tonkin, postparolo de Giorgio Silfer
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 2021

Iu anglo, urĝe bezonante striitan pantalonon por la Novjaraj festoj, vizitas sian tajloron, kiu lin mezuras tiucele. "Jen farite. Revenu post kvar tagoj. Ĉio pretos". Bone. Kvar tagojn poste: "Sorry, revenu post ok tagoj, mi eraris pri la fundaĵo". Nu bone, la fundaĵo, ja ne estas facile. Ok tagojn poste: "Mi bedaŭras, revenu post dek tagoj, mi fiaskis ĉe la pantalonforko". Nu bone, konsentite, ke la forko, estas tikle. Dek tagojn poste: "Mi forte bedaŭras, revenu post dekkvin tagoj, mi misis ĉe la fendo". Bone, efektive, bela fendo, faka tasko. Mi ĝin rakontas malbone. Pli kaj pli malbone mi ĝin rakontas. Nu, finfine, unu tagon post la alia, oni alvenas al la Palmofesto kaj li fuŝas la butontruojn... "Goddamn, sir, ne!, vere ne decas, devas esti limo! Ene de ses tago, komprenu, ses tagoj, Dio kreis la mondon. Jes, sinjoro, tiel estas, sinjoro, la MONDON! Kaj vi, vi eĉ ne lertaĉis fari por mi pantalonon dum tri monatoj!" "Sed, milord! Milord! Rigardu la mondon... kaj rigardu mian PANTALONON!" (p. 22).

Giorgio Silfer (red.), Verda stelo kaj roza triangulo
Specifa antologio
postparoloj de Judit Felszeghy, Tiberio Madonna, Stella Meester, Carlo Minnaja, Suso Moinhos, Lilia Nikolova, Hubertus M. Schweizer, Giorgio Silfer, Ljubomir Trifonĉovski
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 2021

Mi sciis ke Panjo ne plu amas paĉjon. Li estis nula homo, enkorpigita mizero. Li ne havis monon. Li ne ŝoforis. Li ne kapablis farbi la murojn memstare. Li estis magra kaj nervoza, ĉiam grumblanta. Panjo ne kaŝis ke ŝi ne amas lin. Tiam mi pensis ke Panjo nenion kaŝas.
"Neniam en mia vivo mi lekis piĉon!", publike fanfaronis mia patro. Liaj amikoj el la strato – publiko por tiu monologo – mokridetis al tio.
"Kiu do lekas vian edzinon, Toni?"
"Ĉu mi rajtus anstataŭi vin por tiu devo?"
"Idioto, vi perdos la edzinon!"
Li sentis sin tre bone ĉar li neniam lekis piĉon. Kvazaŭ pro tio li meritus oran medalon (p. 77).

William Auld, Paŝoj al plena posedo
Perfektiga krestomatia lernolibro de Esperanto
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 2018

La sukceson de tiu ĉi libro klarigas unuavice ĝia profunda amo al Esperanto. Amo al lingvo kaj al kulturo kiuj jam havas sian rolon en la mondo. Mi volas ĉi tie emfazi, ke se lingvo estas mia lingvo, ĝi absolute implicas iun popolon, ĉar kulturo ne ekzistas sen grupo da homoj kiuj deziras tiun kulturon. Kulturo emfazas la malsimilecon, ne la similecon. Kio distingas la homojn, tio estas la aferoj kiujn ili faras malsimile, ĉiu laŭ sia kreivo. Kulturo ekzistas, ĉar homoj volas ke ĝi ekzistu (p. 5).

Carlo Minnaja, Giorgio Silfer, Historio de la esperanta literaturo
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 2015

Literaturo, ĉialingva, ekzistas ĉar la uzantoj de tiu lingvo volas, ke ĝi ekzistu: ĉe esperanto-verkistoj mankas komunteritoria deveno kaj komuna historio, influoj estas plej diversaj, la elekto de la lingvo por esprimi sin povas havi plej malsamajn kaŭzojn, sed unu eco karakterizas tiun elekton: ĝi estas intenca, male al tio kio okazas ĉe la grandega plimulto de la etnolingvaj verkistoj, kiuj sin trovas, hazarde, en iu difinita lingva medio kaj do kun jam preta arta instrumento en la manoj. Ĉu tiu intenco subkomprenigas kiel komunan socian celon la pli facilan interkompreniĝon de ĉiuj homoj? Tio certe estas la strebo de ĝia iniciatinto (p. XI).

William Auld, La infana raso
duobla KD kun deklamado de la aŭtoro kaj prinotita teksto
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Svislando 2007

La homo estas infano
kaj kiel infano vidas
nur tion, kio antaŭ
lia okulo sidas.
La homo estas juna
kaj kiel infano komprenas
nur tion, kio al li
per propra sperto venas.
La homo estas infano
kaprica kaj groteska:
kiam li tion komprenos
li iĝos adoleska (p. 53).

Ernst Jünger, Sur la marmorklifoj
traduko de Bertil Nilsson, postparolo de Tomasz Chmielik
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 2006 

Ĉiuj konas tiun sovaĝan melankolion, kiu nin kaptas ĉe la memoro pri tempoj pli feliĉaj. Kiel nerevokeble for ili estas, kaj ni estas pli senindulge disigitaj de ili ol per iaj distancoj. Ankaŭ, aperas la bildoj pli loge en la rebrilo; ni pensas pri ili kiel la korpo de mortinta amatino ripozanta profunde en la tero kaj nin pleniganta per tremo simile al dezerta miraĝo de pli alta kaj pli spirita pompo. Ree kaj ree niaj sopiroplenaj revoj provas veki la pasintecon en ĉiu ĝia ero. Tiam povas ŝajni, kvazaŭ ni ne plenigis la mezuron de amo kaj vivo ĝisrande, sed neniu pento povas kompensi la neglektitan. Ho, se tiu sento povus fariĝi al ni instruo por ĉiu momento de feliĉo! (p. 7).

Perla Martinelli, Edmond Privat, l'uomo e l'opera
eld. Centro Italiano di Interlinguistica
filiale di LF-koop, Milano 2004

La vita e l'opera di Edmond Privat ci dimostrano quanto feconda sia l'elveticità, sfrondata dall'esteriorità edificante degli imperativi patriottici e ricondotta nella sua essenza di metodo per la convivenza fra i popoli. Il metodo che, per dirla come un presidente della Confederazione, Kaspar Villiger, condusse alla nascita e fioritura di una nazione artificiale: basata non sulla comunanza di lingua, etnia, culto, ma sulla federalità che simbiotizza le differenze (p. 6).

Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj
Barcelono, 6an de junio 1996
antaŭparolo de Daniele Vitali, postparolo de Giorgio Silfer
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 2001

Artikolo 7
1. Ĉiuj lingvoj estas la esprimo de kolektiva identeco kaj de specifa maniero percepti kaj priskribi la realon; tial ili devas havi la eblecon profiti la kondiĉojn necesajn por plena disvolviĝo en ĉiuj funkcioj.
2. Ĉiu lingvo estas realaĵo kolektive elfarita kaj ene de komunumo ĝi fariĝas ilo de koheremo, identigo, komunikado kaj krea esprimivo, disponebla por la individua uzo (p. 15).

Marco Picasso, La tunelo
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 1998

Iam tempestoj alvenas ne anoncitaj.
Okazas, dum rutina vivo, ke post tagoj tede ruliĝantaj sen novaĵoj rimarkindaj, subite ĉio disvolviĝas kaj la eventoj rapide sinsekvas kaj amasiĝas, perturbante solidan rutinecon.
Tiu decido de Bruno skribi al Magda, agis kiel neĝbulo, kiu naskas lavangon. En la rapida vico de malmultaj tagoj, la kontakto kun ŝi, kaj skribe kaj parole, donis al li novan viglecon. Post la dimanĉa interparolo, lundon matene li revenis oficejen sen la kutima lastatempa morna mieno. Finfine li revidos ŝin, kvankam eble kun ŝia edzo (p. 46).

Leendert C. Deij, Aminda
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Prilly (Lausanne) 1997

Aminda aldirektas la imagon por esprimi ion. Klaran ekzemplon doni tio. La imago ligita al tiuj vortoj estas nenio pli ol imago pri la propra, montranta fingron. Sed kiam Aminda petadis informojn pri la nomoj, ŝi ne volis demandi al Patrino la nomon de sia fingro aŭ mano. Ŝi celis la montratajn objektojn. Kredeble tio tute ne estas ligita al vera imagobildo. Ĝuste pro tio Amindan frapis la supozo, ke multaj objektoj el la sama speco havas nur unu nomon. Ĝuste pro tio ŝi montradis tiajn objektojn, senlace demandante ĉiufoje pri la sama nomo. Tio? Taso. Tio? Ankaŭ taso. Tio? Ankaŭ taso, Aminda (p. 62).

Suzanne Bourot, Yvonne Martinot 1900-[1971]-1985
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Svislando/Francio 1995

De pluraj jaroj, geamikoj Pierre kaj Henriette Fort insistis por instrui al Yvonne kaj Suzanne esperanton. Kiam ĉi tiuj ekloĝis en Troyes, ili konsentis lerni la lingvon, nur por plezurigi la geamikojn. De oktobro 1971, ĉiusemajne, Henriette kaj Pierre instruis al Yvonne kaj Suzanne, kaj al kvar amikinoj: unu el ili, Madeleine Chassiau, amikino de Yvonne jam en la Istruistina Altlernejo, venis de Villenauxe-la-Grande.
Dum la unua restado en kastelo Grésillon, en julio 1972, Yvonne trapasis la unuagradan ekzamenon. Sekvis la duagrada diplomo, samloke en julio 1973. Kaj al Grésillon ligiĝis la efektiva esperantistiĝo de Yvonne kaj Suzanne (p. 24).

Giovanni Boccaccio, Dekamerono
Unuaj tri tagoj
tradukis Perla Martinelli, Gaston Waringhien
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Prilly (Lausanne) 1995

Sen plua parolado, ĉar jam ekbatis noktomezo, ili direktiĝis al la katedralo, tien tre facile eniris, kaj serĉis la tombon, kiu estis marmora kaj tre granda; per siaj ferstangoj ili levis la pezegan fermoplaton, tiom, ke unu homo povu sin enŝovi, kaj metis sub ĝin apogstangon.
Kiam tio estis farita, unu diris: «Kiu eniros?»
«Ne mi», respondis la alia.
«Ankaŭ mi ne», rediris la unua, «sed eniru Andreĉjo».
«Tion mi ne faros», diris Andreĉjo.
Tiam ambaŭ turnis sin al li kaj diris: «Kiel, vi ne eniros? Per la kredo al Dio, se vi ne eniros, ni tiom forte batos vin sur la kapon per unu el ĉi tiuj ferstangoj, ke ni faligos vin morta!» 
Andreĉjo eniris (p. 134).

Serĝo Elgo (Georges Lagrange), La floroj de l' krepusko
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Prilly (Lausanne) 1995

– Kiu? De kie? Ĉu vi aŭdis ion? Ĉu vi vidis ion?...
La konfuziĝo estis plena. Kompreneble la policanoj tuj blokis la pordojn, ke neniu eliru. Sur la podio la oficialuloj ankaŭ staris kaj interparolis en sama senhelpa konsterniĝo, jam aludante la nekompetentecon de la polico, tiom pli ke la ministro pri polico estis nun de maldekstra partio. Inter la studentoj unu knabino svenis.
– Kiu? De kie? – Neniu aŭdis. Neniu vidis.
Tamen, je la supraj vicoj, preskaŭ je la fona muro, blonda junulino kun anĝela vizaĝo, senespere gestadis al Santini, ke ŝi scias ion, ke ŝi volas ion diri. Fine li rimarkis ŝin kaj petis, ke ŝi malsuprenvenu. Oni en la homamaso malfacile tralasis ŝin.
Atinginte la ĉefpodion, ŝi klarigis, ke jam dum la aplaŭdoj ŝi aŭdis kvazaŭ pafon malantaŭ si. Nur pro la falo de la ministro ŝi poste komprenis, ke ja tio estas pafo (p. 36).

Marc A. Rohrbach, Paco en Ŝtormo
tradukis JEAN-amikaro
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Svislando 1994

La mondo senĉese dividiĝas, limoj kaj kurtenoj el oro, fero aŭ tero apartigas popolojn kaj naciojn. Klasoj, profitoj kaj ideologioj ne plu organizas la homan vivon laŭ rilatoj validaj, sed malproksimigas la homojn unuj de la aliaj. La ekonomiaj kaj politikaj reguloj, sur kiuj oni iam kredis, ke oni povos sin apogi, iĝas senefikaj. Antaŭ tiu fakto kreskas maltrankvilo, ĉar ĉiu kulpigas sian najbaron, ke li minacis lin, dum la homoj de nun vivas sur tero komuna por ĉiuj (p. 118).

István Nemere, Krokize de mia ĝardeno
Rakontoj kaj krokizoj

eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Prilly (Lausanne) 1992

Mi ankoraŭ nenion komprenis. La patro estis en la ĝardeno kaj iradis tien-reen kun belega fajro en la okuloj. La patrino kuiris, aŭ muzikon aŭskultis. Sidante en fotelo mi legis, legis. Enpense mi migris sur aliaj kontinentoj, ja mia mondo estis fora, fermita en libroj.
Mi ne komprenis tiam, ke la ĝardeno atendas ankaŭ min. Ke ĝi etendis sian teritorion ankaŭ miaflanken. Mia patro komprenis tiun vokon – mi ne.
Hodiaŭ ankaŭ mi estas patro kaj aŭdas tiun vokon de la tero. Nun mi jam kuregus por fosi teron, purigi fruktarbojn. Ĝisgenue iri en herboj, ĝoji pro bestoj miaj. Mi kuregus.
Sed mi ne havas ĝardenon (p. 18).

Cesare Pascarella, La malkovro de Ameriko
tradukis Gaudenzio Pisoni, Carlo Minnaja, Renato Corsetti
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Svislando 1992

Kion vi diras? For ĉi mano via!
Jam antaŭ la vojaĝo landotrova
ĉu scias vi, ke estis li konscia
ke estas en la mondo mondo nova?

Ĉar lin mokis kortego ride fia
li faris kion? Venis nur kun ovo
kaj al ĉeestantar' misopinia
li diris: – Nu, jen tie ĉi la provo.  (p. 7).

Li por ni
Omaĝe al Gaston Waringhien, kunlaborinto de Literatura Foiro
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Svislando 1992

Kelkaj riproĉis al Plena Gramatiko, ke oni miksis priskribon kun preskribo de la lingvo. Ĉu vi konsideris tiun rimarkon, okaze de Plena Analiza Gramatiko?

Mi fariĝis pli atenta pri tiu aspekto, sed Kalocsay ne ĉiam respondis al miaj atentigoj. Pri tiu mikso kulpis ni du, en nia komuna deziro liveri definitivajn solvojn al la diversaj demandoj; kio estis kvazaŭ la entuziasmo de pioniroj (p. 13).

Giorgio Silfer, Stella Agostini, La spegulo de Velodajo
Fantasta rakonto laŭ la bildoj de Stella Agostini
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Prilly (Lausanne) 1990

La knabino malfermis la kurtenon. Ŝin ornamis belaj, rondaj, kupraj orelringoj, kaj la tuta vizaĝo dolĉe mienis. "Dankon pro via donaco, patro. Dankon ke vi revenis ĝuste en la nokto de mia plena aĝo. La suno estas jam alta, sed mi ne kuraĝas veki vin. Sorĉe profunda aspektas via sonĝo..." (p. 31).

Emiano Imby (Kálmán  Kalocsay), La dek du noktoj de Satano
prefacis Gaston Waringhien, glosoj de Giorgio Silfer
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Svislando 1990

Jehovo vidis tion kaj tio lin ĉagrenis,
de l' pun' eĉ Abrahamo apenaŭ lin detenis.
Li flustris furioze: "Sakrilegio fia!
la pugofiko estas privilegio dia!"

Sed ankaŭ la virinoj nun jam ribeli volis
pro l' ŝprucoj erarvojaj. Nu, pluraj sin konsolis
inter si reciproke per kiso lingv-al-lingva,
per suĉo de la cicoj, per fiketado fingra.

Sed la plimulto plendis, kaj eĉ kun grandaj bruoj:
"He, viroj, jen ni estas kun superflu' da truoj!
Ve, poiome mankos jam por ĉi truoj korko,
krom la kandelo, rapo, rafano, aŭ virporko" (p. 31).

Giorgio Silfer, Dentro un palazzo rosa
prefacis Grytsko Mascioni
eld. Cooperativa di Literatura Foiro, Prilly (Lausanne) 1990

– Cerco il testo di una legge del 1941, quella sui non valori sociali.
E. mostrò una ruga d'inquietudine.
– Perché speri di trovarla proprio qui da me, al BUA?
– All'Archivio dell'Ufficio Legislativo non la trovano: non essendo una legge operante, non è stata computerizzata.
– Purtroppo no, altrimenti l'avrebbero storata fra le abrogate, e la troveremmo in un attimo. Vedi, si tratta di una legge, come dire, dimenticata: la fecero, ma non l'applicarono. I codici non furono adeguati alla nuova normativa, né furono indicati gli strumenti finanziari: rientrò nei crediti bellici generali. Ma forse, da qualche parte, fu utilizzata: non si sa.
– E' proprio così, allora: una legge non attivata. Ma sei sicuro che sia esistita?
– Ho guardato nel Catalogo Generale, che comprende tutte le leggi emanate dopo il 1860: risulta all'indice, ma le pagine sono state strappate.
– Ne sei sicuro? L'occultamento di una legge è un fatto gravissimo!
– Vedi, alla legge del 1941 si fa riferimento anche in una successiva del 1942: quella di accorpamento delle leggi razziali apparse dal 1938 in poi... (el la kvara de kovrilo).

Carlo Minnaja (red.), Enlumas min senlimo
Itala poezio de la dudeka jarcento
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Prilly (Lausanne) 1990

Vi estas kiel lando
pri kiu neniu parolis.
Vi atendas nenion
escepte de l' parolo
kiu fluos el la fono
kiel frukto inter branĉoj.
Tamen vento vin atingas.
Sekaj aĵoj kaj mortaj
vin kovras kaj flugas en vento.
Membroj kaj antikvaj paroloj.
Vi tremas eĉ dum somero (p. 192).

Eli Urbanová, Giorgio Silfer, Debato pri la «Praga skolo»
kun la interveno de Perla Martinelli, Herbert Mayer, Nicolino Rossi, Gaston Waringhien, Jiři Karen, Bernard Golden, Jarlo Martelmonto, Reto Rossetti, Claude Piron, Ralph Dumain
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Svislando 1989

Iu germanlingva aŭtoro de la 18a jarcento foje konstatis, ke grandaj verkistoj konkeras pli facile laŭdojn ol legitecon de siaj verkoj. La samon oni povas konstati koncerne al Kalocsay: kvankam li certe apartenas al la personoj, kiuj en decida grado influis la evoluon de nia lingvo, liaj verkoj restas nelegataj de la vasta esperantista publiko.
La kaŭzoj de tiu nekonateco estas pluraj, nur unu mi ŝatus prilumi en mia referaĵo: lian sintenon al neologismoj (p. 5).

Vladimir Majakovskij, Jubilee
tradukis Nikolaj V. Lozgaĉev
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Svislando 1988

Aleksandr Sergejeviĉ,
permesu prezenti min:
M a j a k o v s k i j.
Donu la nomon!
Jen la brusta kesto.
Aŭdu -
ne batado jen, sed ĝemo:
la leonid' humilas,
ĝenas min ĉi plenda skrap'.
Mi ne atendis,
ke jen
tiomegan premon
kumulus mia
malhonore vaka kap' (p. 3).

Giorgio Silfer, Le lingue universali
eld. Centro Italiano di Interlinguistica
antaŭparolo de Marco Picasso
filio de LF-koop, Milano 1988

La storia dell'interlinguistica in occidente può partire da una data precisa: 20 novembre 1629. Quel giorno, infatti, in una lettera all'abate Mersenne, René Descartes (1596-1650) descriveva per la prima volta la struttura della lingua universale.
Il presupposto cartesiano dell'unità della conoscenza (che si presenta sempre nella stessa forma basilare, indipendentemente da ciò cui essa è concretamente in relazione) veniva trasmesso dalla filosofia alla linguistica: l'idea di lingua universalis era analoga a quella di mathesis universalis (pp. 7-8).

Serĝo Elgo (Georges Lagrange), Ŝia lasta poŝtkarto
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds / Barcelona / Milano 1988

Mi ne kredas pri la hom-amasoj. Ili nur ŝafas. Ĉu la papon de Romo, ĉu tiun de Moskvo, egale. Foje ili eĉ pendolas inter ambaŭ. Mi emas kredi pri la izoluloj. En ili kuŝas la morgo. Ili estas pentristoj, muzikistoj, poetoj, eble nur metiistoj. Sed ili rifuzas la nunon, la normon, kaj nur ili gravas. Nur ili lasos spuron en la ŝlimo de la historio. La aliaj nur la ŝlimo estas. Ili vivas, manĝas, fekas kaj fikas, faras infanojn, kiuj ankaŭ fekos, fikos kaj mortos kaj plu vivigos ekspluatistojn. Sed restos el ili nenio (p. 224).

Giorgio Silfer, Desislava ridetas
Lirika poezio kaj satira prozo
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Genève 1987

Li entute ne rimarkis bibliotekon en ŝia hejmo, kvankam la spaco ekzistus. Probable pli ol dek translokiĝoj dum la lastaj dudek jaroj konvikis ŝin elimini la varon plej pezan kaj malplej necesan. Sed al ŝi ne mankis intelektaj interesoj, kaj almenaŭ grandbilda volumo pri Kamasutra kuŝis sur tableto en ŝia dormoĉambro. Kvankam ĉe ŝi li trovis praktike nenion por legi, ili neniam enuis (p. 50).

Stella Agostini, Il linguaggio del Tarocco
antaŭparolo de Valerio Ari
eld. Centro Italiano di Interlinguistica
filio de LF-koop, Milano 1986

Mme Thérèse non scoprì mai quella carta. Ci si sedette di fronte, ma non ebbe la forza di farlo. Si sentì stanca e si appisolò tranquilla. La trovarono così, quattro giorni più tardi. Un banale cedimento del cuore, e il lungo silenzio della morte di una persona vecchia, sola, e ormai inutile, come tante a Ginevra e altrove (p. 7).

Corrado Tavanti, Varmas en Romo
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds/Barcelona/Milano 1986

Nu, kiel vi ambaŭ eksplikas la sorton de Libero Fabiani, kiu plenironie aŭskultis, tiun momenton, la notojn de La Espero? Kiel vi eksplikas, sinjoroj, ke, laŭ ĵusa diro de la komisaro, Nando Carloni, alia esperantisto, venis el Milano ĝuste por mortigi sian kamaradon? Sed alio okazis, kion komunikis al mi Antananarivo. La traserĉadoj, faritaj en la loĝejoj de la malagasaj esperantistoj, konfirmis la ekziston de pseŭdoliberiga armeo kiu etendas siajn tentaklojn en la tuta mondo. Nuntempe la esperantistoj sin konsideras popolo. Ili forĵetis el la fenestro la iamajn idealojn kaj animiĝas per sento tre simila al la naciismo de iuj popoloj, kiujn ni konis antaŭ la lasta mondmilito, kaj eĉ nun. Se vi deziras, kiam mi ricevos el Antananarivo la dokumentojn pruvantajn kion mi asertas, mi permesos al vi konsulti ilin (pp. 99-100).

Elias Lönnrot, Kalevala
tradukis Johannes Edvard Leppäkoski, ornamis Akseli Gallen-Kallela
eld. Esperanto-Asocio de Finnlando, Helsinki 1985
presarte kunlaboris LF-koop, Svislando

Tiam la patrino diris: «Jes, mi estas plu vivanta,
kvankam devis mi rifuĝi, kaŝi min trans praarbaro,
vagi for tra mornaj valoj kaj eskapi inter marĉojn.
Nordo venis kun milito, sturmis kiel fajra ŝtormo,
min atakis per armiloj, forbruligis domon nian,
sternis for la konstruaĵojn kaj ekstermis tute ĉion» (p. 237).

Giorgio Silfer, Enkonduko al literatura kritiko
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, Ĝenevo  – Milano 1983

Estas evidente ke la mondkoncepto de Zamenhof plej profunde karakterizis E-on. Ke ekzemple de kombi li derivis kombilo, sed de broso brosi, estas facile klarigeble ĉar li estis ruslingva. Kaj ankaŭ en la esprimoj tipaj de E-o rekoneblas la zamenhofa pensmaniero, ĉi-foje ne rusa, sed juda. En E-o la glaso estas duone plena, kaj ne duone malplena, kiel en la plejparto de la eŭropaj lingvoj (aliaj, ne hindeŭropaj, uzas apartan adjektivon, kiel la finna). Tiu ĉi banala frazo enhavas tutan manieron koncepti la realon kaj bazan stileron.
Se la medio influas la individuon, tamen plej gravas la kromosomoj; facile estas rekoni la naciajn alportojn de la E-a literaturo, ege pli komplike trovi proprajn ecojn... (p. 48).

Cesare Pavese, Poemoj
tradukis Carlo Minnaja
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 1982

Venos mort' kun viaj okuloj –
ĉi mort' kiu nin akompanas
de maten' ĝis vesper', sendorma,
surda, kvazaŭ rimors' malnova
aŭ malvirt' absurda. Okuloj
viaj estos vana parolo,
krio ne dirita, silento.
Tiaj ilin vidas matene
vi dum sola vi sur vin fleksas
en la spegul'. Kara espero,
tiam ekscios ankaŭ ni
ke vi 'stas la viv' kaj l' nenio (p. 24).

La verda relo
Beletra antologio pri la fervojo
antaŭparolo de Joachim Giessner
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds 1982

Estiĝis homo. Li vivis kelkdek jarojn kaj dum ĉi tiu tempo li tiom deziris, tiom suferis, ke la morta mondo ne ekkonus tion dum la tuta eterneco. Postkurante unu deziron, li trovis milojn da diversaj. Forkurante de unu sufero li enfalis en la aliajn kaj tiom eksentis, tiom pripensis, tiom ensorbis da senkonsciaj fortoj, ke fine li vekis kontraŭ si la tutan naturon (p. 53).

Nicolino Rossi, Sur la vivopado
Originalaj poemoj
eld. Kooperativo de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds / Milano 1980

Mi ne komprenas, kial miaj vortoj
ne glitas glate sur flugiloj versaj,
kaj kiel akraj dornoj ŝirperversaj
pikas leganton, aŭ la retortoj

de l' menso implikiĝas kaj en kortoj
de la metrik' regema, universa
stumblas, aŭ celas eĉ al flank' inversa,
al virtuoz' sterila, al abortoj (p. 11).

Dante Alighieri, Infero
tradukis K. Kalocsay, postparolo de G. Waringhien
eld. Librofako de Literatura Foiro, La Chaux-de-Fonds / Milano 1979

Li diris: «Tra aliaj voj' kaj bordo
eblas, ne tie ĉi, ke vi sukcesu.
Pli milda ligno taŭgas por transporto».

Sed nun la Majstro: «Ne kolerekscesu,
Ĥarono! Jen la volo tie, kie
la volo estas pov'! Demandoj ĉesu!» (p. 47).

Giorgio Silfer, De tempo al tempo
Originalaj poemoj
eld. Librofako de Literatura Foiro, Kupio-Milano 1977

Jen sveltas la figuro,
vin ravas per humuro:
de temp' al tempo fola,
sed gaja, ne frivola:
kaj rido plensincera
al spleno senespera
disipas la turmenton,
delektas ĉi momenton (p. 25).

Johán Valano, Malmalice
Originalaj poemoj
eld. Librofako de Literatura Foiro, Kupio-Pizo/Pisa 1977

Kiel delikate
la luno
desegnas ombron
de branĉetoj junaj
sur mia kurteno
ora

tiel delikate
la nuno
revekas nombron
da memoroj lumaj
pri nia kunteno
kora (p. 30).

István Szerdahelyi, Vorto kaj vortelemento en esperanto
eld. Librofako de Literatura Foiro, Kupio 1976
sub la aŭspicio de Kultura Centro Esperantista

Se, kiel Szerdahelyi asertas, la morfemoj ne havas gramatikan karakteron, kiel li povas klarigi, ke el la morfemoj bros kaj bala oni devenigas broso kaj balailo, kaj ne inverse; ke el la morfemoj hak kaj hok oni devenigas hakilo sed hoko, kaj ne inverse?
Tiel longe, kiel d-ro Szerdahelyi ne estos klariginta kial tiuj paralelaj morfemoj postulas jen simplan finaĵon, jen sufikson, kaj ne lasas al la parolanto alian elekton, li ne rajtas – substrekita de mi, Sz. – aserti, ke li science priskribis la aktualan uzadon de nia lingvo (p. 5).

Giorgio Silfer, Doktoro Rosales
Originala dramo en du aktoj kaj epilogo
eld. Itala literatura rondo "La Patrolo", Milano 1973

Ro  – Via Moŝto, mi petas la parolon.

SJ  –  Konsentite, kondiĉe ke vi pritraktos nur ĉi tiun lingvan problemon, pormomente.

Ro  –  Ne hazarde mi elektis Esperanton. Ja, mi konas ĝin tre bone, sed tio ne gravas, mi absolute ne intencas handikapi la tuta Tribunalon, kies senpartiecon mi rimarkis kaj ne forgesos laŭdi, eĉ se oni kondamnos min. La vera kialo estas alia: demonstri al Vi, ke la nuntempa koncepto pri artefariteco ne validas plu. Zamenhof naskis lingvon en laboratorio, artefaritaĵon: tamen ĝi kreskis kaj vivas – el naturaj elementoj, la radikoj de naciaj lingvoj, li kombinis ion en sia provilo, kaj la rezulto nun estas natura, mirinde natura (p. 7).