La raŭma vojo

Raŭmismo aplikas al esperanto la principon laŭ kiu vivanta lingvo estas ne nur komunikilo, sed ankaŭ identigilo.

 

 «[...] la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato» (Manifesto de Raŭmo, 1980)

L.-L. Zamenhof (1901), Letero al Abraham Antoni Kofman

Johannes Dietterle (red.), Originala Verkaro, Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig, pp. 322-323.

«Lingvo internacia fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli grava ol miliono da aliaj homoj».

En la projekto de Zamenhof, Lingvo Internacia (aŭ neŭtrale-homa) estas unuavice la lingvo de la homaranoj, kiuj ekestas nek pro familia (ius sanguinis) nek teritoria deveno (ius soli), sed pro religia elekto (ius fidei) kombinita al lingva elekto (ius sermonis): «Tiu ĉi malgranda populeto, kiu havus sian konstantan kulturan centron kaj centran templon en unu el la urboj de la neŭtrala Svisujo, prezentus fundamentan grupon, kiu iom post iom ensorbus en sin ĉiam pli da homoj el ĉiuj nacioj [...]» el Letero al Javal, la 24an de septembro 1905, en Gaston Waringhien (red.), Leteroj de L.-L. Zamenhof. I. 1901-1906, Sennacieca Asocio-Tutmonda, Paris, p. 200.

En Esperanto, 15 oktobro 1908, Hector Hodler, direktoro de la gazeto kaj kunfondinto de la ĵus naskita Universala Esperanto-Asocio (UEA), deklaris: «Esperanto do ne estas la propraĵo de la mondo, sed, kiel ĉiu lingvo, la propraĵo de siaj konstantaj uzantoj, la apartenaĵo de la "popolo Esperantista". [...] Tiu popolo ekzistas. Ankoraŭ tre malgranda kaj tre dissemita ĝi estas sur la vasta mondo, sed sian estadon ĝi pruvas per la vivo ĉiutaga [...]. Ne, "esperantista popolo" ne estas "infana ĥimero" aŭ "ridinda metaforo", ĉar lingvo ne povas vivi sen sia popolo. Tiu malgranda popolo ĉiutage kreskos, kaj ju pli ni multigos kaj plirealigos ligilojn, kiuj ekzistas inter ĝiaj membroj, des pli ĝi fortikiĝos kaj potenciĝos».

Giorgio Silfer (1976), Internacie valora kulturo kaj kulturo en internacia lingvo


«Kontakto», n-ro 51-52: 18-21.


«La esperantistoj estas avangardo en la mondo, ĉar ili posedas la rimedon por solvi la lingvan problemon; sed kiel ĉiu avangardo, ili havas la piedojn en la pasinteco. Por ke la rimedu estu efika, oni devas liberiĝi je tiuj konceptoj, kiuj reduktas esperanton al ŝatokupo aŭ, inverse, troigas la valoron de esperanto ĝis vidi en ĝi la solvon de ĉiuj problemoj [...]. Por ke la lingvo efiku, ĝi devas krei internacie valoran kulturon».

Vivanta lingvo de vivanta diaspora komunumo (1978)

Kulturpolitika raporto de la administra konsilantaro de LF pri la jaro 1977.

«[...] ju pli longe, intense kaj in­time oni travivas la sperton de espe­ranto kiel ĉiutaga, hejma kaj labora, lingvo – des pli mal­multe signifas la esprimo dua lin­gvohelpa lingvo [...]; tiam esperanto ne estas plu triumfonta, ĝi jam estas nediskutebla realaĵo, kiun oni ne bezonas plu enkonduki en la makro­kosmon, sed defendi kon­traŭ eksteraj cirkonstancoj, kiel man­ko de legomaterialo, por si kaj por la infanoj, ktp».

De literatura rondo al transnacia kooperativo (1980)

Kulturpolitika raporto de la administra konsilantaro de LF pri la jaro 1979.

«La dikotomio, inter la medioj ligitaj al LF kaj tiuj ligitaj al la tradicia movado, formiĝas kiam oni sin demandas, kiu estu la prioritata faktoro por la disflorado de esperanto. Por LF estas tio, ke esperanto fariĝu grava kulturlingvo, sendepende de ĝia origina teknologia utilisma celo; por la tradiciuloj estas tio, ke la gvidantaj elitoj agnosku la funkcian valoron de iu difinita planlingvo. Principe, al LF eĉ ne gravas ke la tuta mondo lernu esperanton; dum la tradiciularo havas tute alie sian baricentron».

Manifesto de Raŭmo (1980)

«Literatura Foiro», n-ro 62: 84-85.

«Ni kredas ke la unua jarcento de esperanto pruvis la taŭgecon de la lingvo por esprimi ĉion; meze de la 80aj jaroj, komence de la dua jarcento, ni devos ekmontri al la mondo ke ni kapablas ankaŭ diri ion – ion kulture originalan kaj internacie valoran».

Giorgio Silfer tajpas la Manifeston, ĵus verkitan kun Jouko Lindstedt, en Raŭmo, 31 julio 1980, rezulte de seminario dum la 36a Internacia Junulara Kongreso.

Dekstre: Jouko Lindstedt, Perla Martinelli, Giorgio Silfer, la saman tagon, ĉe picejo tuj antaŭ la lanĉo de la Manifesto (1980).

Deklaro de Pola Studenta Esperanto-Komitato (1980)

«Literatura Foiro», n-ro 66: 13-14.

«Por forigi la konflikton inter la oficialaj celoj de esperanto-movado kaj la realaj bezonoj de esperantofonoj estas necese: [...] intensigi laŭkvalitan kontribuadon al la esperantofona "minoritata" kulturo, apliki en la esperanto-movado strategion per esperanto por la aŭtoevoluo de la individuo kontraste al "per individuo al la ĉiuforma peno disaŭdigi esperanton" – la individuo estas subjekto, ne objekto en la movado».

De Tyresö al Raŭmo (1981)

Kulturpolitika raporto de la Ĝenerala Asembleo de LF-koop pri la jaro 1980.
«Literatura Foiro», n-ro 67: 13-14.

«La diferenco inter la Deklaracio de Tyresö kaj la Manifesto de Raŭmo estas la jena: la deklaracianoj volis la venkon de esperanto, laŭ plena pracelismo, sed ili akuzis la internan ideon aŭ la vakuan lapennismon ĝuste pro la manko de tiu venko, akirebla se oni ŝanĝas la valorojn mem de la interna ideo al tiuj de la mobilizita junularo. La manifestanoj simple forlasas tiun problemon de la venko, kaj por ili la fakto ke la esperanto-movado adoptu pli politikeman sintenon estas nur dua- aŭ eĉ triaranga. Ne plu temas ĉu esti unue esperantisto kaj poste marksisto, katoliko, laiko – aŭ inverse; ne plu temas pri neŭtraleco; ja temas pri la modesta, paca deziro partopreni en kiu ajn kultura formo, sed kun la riĉaĵoj de nia propra novtipa internacia kulturo».

Konkludoj de Segedo (1988)

«Literatura Foiro», n-ro 114: 5-9.

«Ekde la jaroj 1970aj fortiĝis la kondiĉoj de konstantaj interpersonaj neformalaj kontaktoj. Lige kun tio, la plej forta integra faktoro en Esperantio (t.e. la esperantlingva socisfero) fariĝis la travivaĵo de la internacia hejmeco. Tiun ŝanĝiĝon favoris la strukturaj trajtoj de Esperantio, kiu aspektas, kompare kun la makrosocio, anticipe alternativa modelo».

Tibor Sekelj (1912[1930]-1988), la dua de maldekstre, partoprenis la konferencon de Segedo kaj tie kontribuis per sia lasta propono cele al pli efika disvastigo de esperanto. La morto bedaŭrinde trafis lin en Subotico kelkajn semajnojn poste: tial la Konkludoj de Segedo enhavis lian strategian testamenton. Tibor Sekelj proponis restrukturi la aktivecon por esperanto sur internacia skalo laŭ dek fakoj: politiko-diplomatio-internaciaj organizaĵoj; scienco-tekniko; industrio-komerco; internaciaj kongresoj kaj konferencoj; edukado-instruado; kulturaj rilatoj; sportoj; turismo-trafiko; informado; sociaj organizaĵoj. La koncernaj fakestroj, kaj fakaj teamoj, devus "ataki" por atingi la oficialigon de esperanto. Laŭ tiu taktiko la promociado de la internacia lingvo respondus efektive al kriterioj siatempe manaĝeraj, sed ĝi ne plu kongruus kun la tezoj ellaboritaj en la diskutoj segedaj. Tiuj diskutoj emfazis la bezonon ke la esperantistaro kapablu realigi, tuj kaj minoritate, sian modelon de internacia travivaĵo. La atento stiriĝas do al la kvalitaj bezonoj de la ekzistantaj esperantistoj, tra kies kontentigo Esperantio fariĝas pli alloga, pli influa, pli granda, kaj la bildo de esperanto entute pli prestiĝa.

Giorgio Silfer (1988), Internacia, sennacia aŭ transnacia kulturo?

«Literatura Foiro», n-ro 115: 9-12.

«Ni estas esperantistoj ĉar ni sukcesis rigardi trans la limoj de nia nacia horizonto. Jen la plej sinteza pruvo de la transnacia karaktero de nia esperanto-kulturo. Ĉu ni kapablas realigi la oportunan ekvilibron, pensante globe kaj agante loke, aŭ ni riskas enfermiĝi en propran getton, kiel multaj mikrosocioj ene de la makrosocio? Ĉu ni insistos pri la bezono kreski kvante por esti pli multaj kaj tiel pli multnombre premi ĉe la institucioj por akceptigi niajn principojn – aŭ ĉu ni decidos esti pli multaj tute simple por vivi pli multnombre laŭ niaj principoj, plaĉu tio aŭ ne al la institucioj?»

Rezolucio de Perpinjano (1989)

«Literatura Foiro», n-ro 121: 18-20.

«Specife, en la kampo de lingvopolitiko ĉe Eŭropa Komunumo (EK), la Kongreso [...] protestas pro la ĉefaj linioj de la programo LINGUA [...]. Tiu programo sankcias la ŝtatan oficialecon kiel solan kriterion por difini kulturan kaj lingvan identecon, kreante per tio precedenton tre danĝeran jure, politike kaj etike: la ceteraj lingvoj estus definitive konsiderataj duarangaj spite al la efektiva disvolviteco kaj valora kontribuo al la mozaiko de la eŭropa civilizo; krome, la programo LINGUA neglektas la dimension de la novaj realaĵoj formiĝintaj kaj formiĝantaj pro la migrofluo [...]; fine, la unua lingvopolitiko de EK ne donas adekvatan konsideron al la atingoj de la esperantlingva komunumo, kiu estas unika ekzemplo de praktika realigo de la eŭropa civitismo».

Mario Luzi subtenas la Esperantan PEN-Centron (1992)

intervjuas Perla Martinelli
«Literatura Foiro», n-ro 136: 83-86.

«[...] malprobable verkisto kiu serĉas en la arkanaj pratavoloj kaŝitaj en lingvo, en ties arketipoj, trovus en esperanto sian vojon: tamen eblas ke verko serĉanta aliajn solvojn, aliajn inspirofontojn, aliajn formojn kiuj eventuale povas esti stimulataj ĝuste de la instrumento kiun ĝi alpropriĝis, jen tiu konkretiĝos en alitipa aŭtenta originalaĵo. [...] La aŭtoro tendencas preni la vorton el la historio kaj diversigi, eĉ kontraŭmeti ĝin. Tio ŝajnas al mi malfacila en esperanto, sed tio ne signifas ke malebla. Io ne pensebla en alia lingvo ol esperanto: jen la esenca donitaĵo».









Mario Luzi: Kvankam la oficiala aliĝpeto koncernas la internacian Sekretariejon, ankaŭ la diversaj Centroj estos petataj diskuti kaj esprimiĝi tiurilate. La spirito de la afero estas interesa, tre interesa. Mi timas, ke se ni parolos nur pri la lingvo, se ni limiĝos al la sola aspekto de komunikilo, ekestos kontrastoj: sed se ni substrekas la tutan amplekson de ties spirito, miaopinie la aliĝo estos ratifita. Mi persone rigardas la aferon favore, mi ne vidas kial ĝi devus esti flankenlasita aŭ rifuzita.

 




Perla Martinelli: Mario Luzi, vi estas la prezidanto de la Itala PEN-Centro. Lastatempe fondiĝis ankaŭ la Esperanta PEN-Centro, kies gvidanto estas István Nemere, prozisto kaj en la hungara kaj en esperanto, nuntempe la plej legata sciencfikcia romanisto en Hungario. Kvankam pormomente la nombro da profesiaj verkistoj en Esperantio estas limigita, jam ekzistas homoj, kiuj povas digne reprezenti nian lingvon ankaŭ en la literatura rondo de PEN. Kion vi mem opinias pri tiu ĉi iniciato? Ĉu vi ĝin apogus? 

Esperanta PEN-Centro (1992)

laŭ komuniko de Judit Felszeghy
«Literatura Foiro», n-ro 139: 229-230.

«La Centro intencas: a) plenumi la celojn de PEN Internacia, laŭ ties Ĉarto, kongrue al ties principoj kaj ties reguloj; b) stimuli la kontakton inter la profesiaj verkistoj en esperanto kaj akceli la profesiiĝon de la amatoraj; c) ilustri kaj defendi la valorojn kaj la originalecon de la esperanto-literaturo inter la ceteraj etnolingvaj literaturoj; d) firmigi ĉe siaj membroj la konscion pri aparteno al unika komunumo, kvazaŭ al memelektita diaspora lingva minoritato (Manifesto de Raŭmo), kaj konsekvence uzi esperanton ne kiel internacian helplingvon sed kiel transnacian ĉeflingvon».

La fina asembleo agnoskas esperanton kiel literaturan lingvon (1993)

«La Voz de Galicia», 12 de septiembre de 1993.

«La asembleo agnoskis al esperanto la karakteron de literatura lingvo, ratifante la ekziston de la Esperanta PEN-Centro [...]. Ili difinas sin mem kiel membroj de "unika komunumo, realaĵo sen landlimoj, tiel ke la Esperanta PEN havas strukturan analogion kun la jida kaj la roŭma (cigana)"».

De Raŭmo al Santiago (1993)

raporto de la redakcio de Literatura Foiro 
«Literatura Foiro», 145: 229-232.

«La 10an de septembro 1993 esperanto ricevis la definitivan agnoskon kiel literatura lingvo. Ekde tiu tago, se iu asertas ke nia lingvo ne havas kulturon, ne havas literaturon, li ofendas la plej altan tutmondan instancon en literatura kampo. Ekde tiu tago al ĉiu diskreditanto de nia idiomo sufiĉas respondi: se esperanto ne havus propran literaturon, propran kulturon, ĝi ne trovus sian lokon en la Internacia PEN-Klubo [...]. La PEN-kongreso perceptis Esperantion ne nur kiel movad(ar)on por la propagando de nobla filantropaĵo, sed precipe kiel memelektitan diasporan lingvominoritaton, kun propra juna, sed originala kulturo».

William Auld (04/11/1993), Letero al Giorgio Silfer

«Literatura Foiro», 147: 5.

«Mi deziras tre varme gratuli vin pro via grava sukceso dum la 60a Mondkongreso de PEN-Klubo. Tio estas minimume tiom grava, kiom la iama sukceso ĉe UNESKO».

Giorgio Silfer pledas por la akcepto de Esperanta PEN-Centro dum la Mondkongreso de PEN Internacia en Santiago de Kampustelo (1993).

Maldekstre: György Nanovfszky, Giorgio Silfer, István Nemere dum premiero de "Krokize de mia ĝardeno", en Budapeŝto (1992).

William Auld, tiama prezidanto de Esperanta PEN-Centro, kaj Giorgio Silfer, dum literatura kafejo en Mantuo, Italio (1998).

Giorgio Silfer (1994), La esperantistaro: ĉu lingva minoritato?

«Literatura Foiro», 152: 325-328.

«En Esperantio ni ĝenerale rekrutas novajn fortojn promesante al ili valoran komunikilon; sed se ili vere restas esperantlingvaj poste, tio ŝuldiĝas grandparte al la fakto ke, konscie aŭ ne, ili malkovras en esperanto eĉ identigilon [...]. Zamenhof mem, en sia letero al Antoni Kofman, pledas pri la ekesto de grupo da homoj, kiuj posedu la lingvon herede. Cento da tiaj homoj, denaskuloj ni dirus hodiaŭ, estus por la ideo de Lingvo Internacia pli grava ol milionoj, kiuj lernus ĝin pro modo aŭ propagando. Zamenhof pensis pri la ekesto de neŭtrala popolo. La difino internacia helplingvo, kaj la slogano la dua lingvo por ĉiu, ne estas zamenhofaj, sed apartenas al la franca periodo, kaj firmiĝas pro la bezono argumenti kontraŭ aliaj lingvoprojektoj, kiuj fakte emfazis sian pure komunikadan rolon».

Komunikilo, arta perilo kaj identigilo (1995)

Kulturpolitika raporto de la Ĝenerala Asembleo de LF-koop pri la jaro 1994.
«Literatura Foiro», 156: 177-179.

«Se iu demandas pri la plej gravaj datoj en la historio de esperanto, la respondo povas konduki al kvin jaroj: 1887, 1905, 1909, 1980 kaj 1993. En 1887 (almenaŭ ekde la unua interparolo de Grabowski kun Zamenhof) nia lingvo estis komunikilo; sed la mondo (kaj certagrade la esperantistoj mem) agnoskis al ĝi ĉiun rajton nur post la pli ol 700 gazetartikoloj pri la Bulonja kongreso. Se dek ok jarojn oni bezonis por ke ĝi estu rekonita kiel vera komunikilo, pli ol okdek necesis por ke esperanto estu agnoskita kiel arta perilo. Ni fiksas la starton en 1909, per la Internaciaj Floraj Ludoj, kiam ĝeneraliĝis en nia parolkomunumo la konstato ke nia idiomo estas ankaŭ lingvo por poezio. Kaj ni lokas la agnoskon de la makrosocio en la akcepto fare de PEN-Klubo Internacia en Santiago de Kampustelo, 1993. La kvina dato, 1980, koincidas kun la Manifesto de Raŭmo, nome kun la unuafoja, formala konstato, interne de Esperantio, ke nia lingvo estas ankaŭ identigilo. Ĉu la mondo konstatos tion pli rapide ol estis pri esperanto kiel arta perilo? Prefere ne fari prognozon; sed en epoko de mutacio oni rajtas inklini al optimismo».

Barcelono pravigis Raŭmon, Prago entombigis Bulonjon (1997)

Kulturpolitika raporto de la Ĝenerala Asembleo de LF-koop pri la jaro 1996, proponita de Andres Bickel kaj Marco Picasso.
«Literatura Foiro», 167: 120-128.

«[...] ni donu tiun analogion inter finvenkismo kaj raŭmismo, unuflanke, kaj UNo kaj la Ruĝa Kruco, aliflanke, rilate al milito. Ruĝa Kruco diras: milito ekzistas, ni provu mildigi ĝiajn konsekvencojn por vunditoj, kaptitoj kaj civiluloj; UNo dekretas: milito estas kontraŭleĝa rimedo solvi konflikton, ni anstataŭu ĝin per arbitraciado kaj pactaĉmentoj. Fakte, milito ne malpliiĝis, sed Ruĝa Kruco sukcesas efektivigi utilan laboron. Etno-esperantistoj diras: la monda lingvo-problemo ja ekzistas, ni konstruu alternativon, kiu evitu lingvajn malhelpojn al homoj, kiuj deziras aŭ bezonas transnaciajn rilatojn. Esperanto-propagandistoj, male, proklamas: la monda lingvo-ordo estas maljusta, ni anstataŭu ĝin per nia racia solvo. Fakte: la monda lingvo-problemo ne malakriĝis, sed esperantistoj [...] sukcesas efike utiligi esperanton por siaj transnaciaj rilatoj».

Manuskriptaĵo de Edmond Privat kun aforismo de Joseph Ernest Renan: 

«Kio igas popolo aron da homoj, tio estas la rememoro pri la kuna valora faritaĵo kaj la strebo al kuna farotaĵo».


Privat glosas funde: 

«Tio aplikiĝas al la esperantistoj».

Giorgio Silfer (1998), De heterogena movadaro al koherema civito

«Literatura Foiro», 173: 117-118.

«[...] lingvo ne ekzistas sen kolektivo, sed samtempe [...] kolektivo povas esti alio ol nacio. La tuj sekvanta demando por la esperantistaro, kiu ne estas nacio sed povas esti kolektivo, nature aperas: Kion plej bezonas kolektivo por esti kolektivo? Kion ĝi plej bezonas apud la lingvo? Ni jam revenas al la komenco. Necesas iu interna ideo, kiu ne nepre estas religio, ne nepre estas ideologio, ne nepre estas hierarkia strukturo sed – certe estas komunaj moroj. Kaj la moroj implicas komunan kondutkodon (moralon, fakte). Tio mankas al la nuna esperantistaro por transiri de heterogena movadaro al koherema civito».

Giorgio Silfer (1998), La Grütli de Esperantio

«Literatura Foiro», 175: 229-236.

«La tradicia koncepto emfazis ke esperanto estas lingvo de granda komunikado. En tiu situas la difino internacia helplingvo, kiu mankas en la deklaracio de esperantismo de 1905 [...], sed kiun ni heredis, precipe de la francaj pioniroj. Tiu alvokiĝo neniam respondis al la realo: neniam esperanto estis la lingvo de ĉiuj hoteloj kaj flughavenoj, se uzi esprimon de Umberto Eco. Raŭmismo startis per konsidero ke ni vidu en esperanto tion, kio ĝi estas, kaj ne tion, kio ĝi povus, aŭ volus, aŭ devus esti. Esperanto do estas lingvo de alternativa komunikado».

Giorgio Silfer (2005), Popolo de l' libro aŭ libro de l' popolo?

«Literatura Foiro», 217: 228-231.

«Kiel kongruigi la liberan kreskon de esperanto kun la fiksiteco de la Fundamento? La demando sonas kvazaŭ alia: kiel kongruigi la liberan esploron pri la vero kun la fiksiteco de revelacio? Se ĉi-lasta estas gnozeologia dilemo, la alia estas socilingvistika problemo [...]. La raŭmismo indikas la respondon kiu superas la kontraŭdiron. La Fundamento helpis nin fariĝi popolo. Sed ĝi apartenas al ni, kaj ne inverse – ni al ĝi. La esperantistaro estas subjekto, la Fundamento estas objekto. La libro de la Popolo, ne la popolo de la Libro».

Giorgio Silfer (2020), Raŭmo: fino de verda trockismo

«Literatura Foiro», 307: 267-271.

«[...] ĝis la 1970aj ĉiuj parolis la saman esperanton (la Fundamentan, laste koditan de Plena Ilustrita Vortaro surbaze de nia literatura lingvo de la 1950aj) kaj ĉiuj havis la saman idealon, nome ke esperanto estu ĉies dua lingvo. Ekzistis certa strategia unueco en Esperantio, tamen malfortiĝanta, specife ekde 1980 post la lanĉo de la Manifesto de Raŭmo. Raŭmismo startas per la konstato ke ne gravas kio esperanto devas, volas aŭ povas esti, sed gravas kio ĝi jam estas. Esperant(i)o estas jam valoro en si mem, sendepende de la "fina venko": lingvo de alternativa komunikado, pli ol lingvo de granda komunikado; transnacia kulturlingvo por kelkaj, espereble pluraj, kaj eĉ multaj, pli ol internacia helplingvo por ĉiuj».